Monaĥejo Jurjev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Monaĥejo Jurjev
monaĥejo • rekonilo
Estiĝo 1030
Lando RusioRusia ImperioSovetunioRusa carlando vd
Situo Velikij Novgorod
Situo
Geografia situo 58° 29′ 11″ N, 31° 17′ 5″ O (mapo)58.48638888888931.284722222222Koordinatoj: 58° 29′ 11″ N, 31° 17′ 5″ O (mapo)
Monaĥejo Jurjev (Velikij Novgorod)
Monaĥejo Jurjev (Velikij Novgorod)
DEC
Monaĥejo Jurjev
Monaĥejo Jurjev
Lokigo de Velikij Novgorod en Rusio
Situo de Monaĥejo Jurjev
Map
Monaĥejo Jurjev
Parto de Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo vd
Monda heredaĵo

Lando  Rusio
Provinco
Urbo
Novgoroda
Velikij Novgorod
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, vi
Fonto 604
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 58° 29′ 11″ N, 31° 17′ 5″ O (mapo)58.48638888888931.284722222222Koordinatoj: 58° 29′ 11″ N, 31° 17′ 5″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)
Plie Paĝo de la monaĥejo
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La monaĥejo Jurjev (ruse Юрьев монастырь) aŭ la monaĥejo de Sankta Georgo en Novgorod estas vira monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volĥovo, ĉe ties elfluejo el la lago Ilmenj, en la suda antaŭurbo de Velikij Novgorod. Estas unu el plej malnovaj rusiaj monaĥejoj, fondita en la 11-a jarcento. Ĝi situas en la listo de Monda heredaĵo kiel parto de la objekto № 604: Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, la monaĥejon fondis Jaroslavo la Saĝa, kies baptonomo estis Georgo, kaj la monaĥejo estis nomita honore de lia sankta patrono. Tiun nomon en la malnova rusa oni ofte prononcis kiel “Jurij”, do oni nomis kaj nomas la monaĥejon “Jurjev”. La monaĥejo unuafoje estas menciita en la la kronikoj ĉe la jaro 1119.[2]

La monaĥejo ludas gravan rolon en Novgorodo. En la 1226 ĝia egumeno jam estis arkimandrito: la Unua Novgoroda kroniko rakontas, ke la egumeno de monaĥejo Jurjev “novgododa arkimandrito” Savatij antaŭ sia morto petis la episkopon, la posadnikon kaj “ĉiujn novgorodanojn” elekti novan egumenon.[3] La arkimandrito de la monaĥejo Jurjev estis dua en la novgoroda klerikaro post la arkiepiskopo. Oni ofte nomis arkimandriton de la monaĥejo “arkimandrito de Novgorod”, kaj en la Unua Novgoroda kroniko (en la Komisiona manuskripto) post listoj de princoj, posadnikoj, milestroj, metropolitoj, episkopoj kaj ĉefepiskopoj sekvas la listo de “arkimandritoj Novgorodaj”.[4]

La monaĥejo Jurjev estis grava fonto de historiaj scioj pri mezepoka Novgorodo. Sinodan manuskripton, la solan manuskripton de la aĝa versio de la Novgoroda Unua kroniko oni kompilis en la monaĥejo.[5]

Post la sekulariga reformo de 1764 en la Rusia Imperio fare de Katerina la 2-a la monaĥejo perdis grandan parton da siaj bienoj kaj komencis malrapide dekadenci.

La monaĥejo en 1976

Grava persono en la monaĥeja historio estas arkimandrito Fotij (17921838), kiuj revivigis la monaĥejon. Dum li estris la monaĥejon kaj dum iom da tempo post lia morto, kun helpo de mecenatino grafino Anna Orlova-Ĉesmenskaja oni restaŭris monaĥejajn konstruaĵojn, konstruis en monaĥejo kelkajn novajn preĝejojn, domojn kaj grandegan sonorilejon.[6] Bedaŭrinde, dum restaŭrado de la katedralo de sankta Georgo oni forigis preskaŭ ĉiuj freskoj de 12-a jarcento.

En la Soveta periodo, en 1920–1930-aj la monaĥejo estis iom post iom tute fermita kaj prirabita, dekomence en 1921 oni fermis la monaĥejon mem, fine post 1930 forprenis la lastan lokon en ĝi, kie oni diservis kiel simpla paroĥo.[7][6]

Dum la Dua Mondmilito konstruaĵoj de la monaĥejo estis difektitaj, poste restaŭritaj.

25-an de decembro 1991 la ŝtato redonis la monaĥejajn konstruaĵojn al la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ekde 1995 tie denove funkciis monaĥejo.[6]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Per nombroj sur la mapo estas indikitaj:

1). La katedralo de sankta Georgo;

2). La preĝejo de la Kruclevo;

3). La preĝejo de Epifanio kaj la arkimandrita domo;

4). La preĝejo de la ikono de Dipatrino “Brulanta arbusto”;

5). La preĝejo de la ĉefanĝelo Miĥaelo;

6). La sonorilejo;

7). La domo “Orlovskij”;

8). La ciborio.

La katedralo de sankta Georgo[redakti | redakti fonton]

La freskoj de 12-a jarcento
La katedralo de sankta Georgo

Konstrui la katedralon oni komencis en 1119. La iniciatanto de la konstruado estis Mstislavo la 1-a de Kievo.[2] La konstruado daŭris dum 11 jaroj, antaŭ ĝia fino la murojn de la katedralo oni kovris per freskoj, kaj en 1130 la katedralo estis konsekrita honore la sankta Georgo.

En 1820-1830-aj oni rekonstruis la katedralon, kaj dum tio oni forigis preskaŭ tute la freskoj de la 12-a jarcento, kaj anstataŭigis ilin per novajn freskoj. Tiuj lastaj estis siavice denove anstataŭigitaj dum sekva rekonstruado en 1898. Samtempe en la katedralo oni starigis novan sepnivelan ikonostazon, en kiu oni inter aliaj metis la plej malnovaj ikonoj de la katedralo. En supra parto de unu el kupoloj, supre de tiel nomata “ŝtupara turo”, kie troviĝis aparta malgranda preĝejo, la freskoj de la 12-a jarcento ja konserviĝis ĝis nun[8].

En 1921 la monaĥejo estis fermita, kaj diservoj en la katedralo de la sankta Georgo estis ĉesigitaj. En 1930-aj dum rekonstruado oni forrabis kaj neniigis ĉiujn alkonstruaĵojn, la galerion, la ikonostazon, la plankon, kovritan per gisferaj platetoj, kaj malnovajn tombojn sub tiu lasta.

Dum la Dua Mondmilito la katedralo estis difektita, kaj restaŭrita en 19511952.

En 1991 la ŝtato redonis la katedralon al la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ekde tiam en ĝi (nur dum varmaj sezonoj, pro manko de hejtado) okazas diservoj.

En 20132014 dum arkeologiaj esploroj on i trovis restaĵojn de la freskoj de 12-a jarcento, forigitaj laŭ ordono de arkimandrito Fotij. Ili estas restaŭreblaj, kelkaj pesoj sufiĉe grandaj. Temas pri dekoj da kvadrataj metroj da freskoj.[9]. Krom freskoj, ili trovis mezepokajn grafitiojn, en kiu oni parolas pri eventoj de 12-jarcento.[10] Krom multaj cirilliteraj grafitioj, oni trovis du malgrandajn glagolicliterajn.[11].

La katedralo de la sankta Georgo estas longa je 26,8 metroj, larĝa je 18,3 metroj, alta je 32 metroj. El la novgorodaj preĝejoj nur la katedralo de la sankta Sofio estas pli granda. La katedralo havas tri malsimetrie situantajn kupolojn: la unua kronas la navokruciĝon, la dua (en gi konseviĝis la freskoj de la 12-jarcento) staris sur la plane kvadrata ŝtupara turo, alkonstruita flanke de nartekso, la tria kompletigas la duan. Malsame de la interno, la ekstero de la katedralo bone konserviĝis, kaj detruado de pli malfruaj alkonstruaĵoj dum la Soveta periodo nur donis al la katedralo pli aŭtentikan aspekton.

La pregejo de la Kruclevo

La pregejo de la Kruclevo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo honore de la Levo de Honesta kaj Vivodona Kruco de nia Sinjoro situas en la nord-orienta angulo de la monaĥejo. La preĝejo estis konstruita en 1823, kiam la arkimandrito estis Fotij, sur restaĵoj de alia preĝejo, kiu estis konstruita en 1761 kaj forbruligita en 1810.

La preĝejo havas 5 bluajn kupolojn, kovritajn per 208 orkoloraj okpintaj steloj. Post la fermo la preĝejo perdis siajn murpentraĵojn kaj nun tute ne havas ilin, la internaj muroj estas blankaj. Plane la preĝejo estas kvadrata. Ĝi estas longa kaj larĝa ĉirkaŭ je 20 metroj, alta ĉirkaŭ 30 metroj.[12] En la preĝejo estas hejtado, kaj oni diservas tie dum tuta jaro.

La preĝejo de la Savanto

La preĝejo de Epifanio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Epifanio situas nord-okcidente de la katedralo de la Sankta Georgo. Norde kaj sude al la reĝejo estas al konstruitaj du aloj de la arkimandrita domo.

La preĝejo estis konstruita en 1823–1824-aj jaroj, dum arkimandritado de Fotij, sur fundamento de alia preĝejo, kiu estis konstruita en 1763 kaj forbruligita en 1823. La arkimandrito Fotij mem kaj la mecenatino grafino Anna Orlova-Ĉesmenskaja estis entombigitaj en la preĝeja kelo.

La konstruaĵo estas tute ordinara rusia provinca preĝejo de 19-a jarcento. Ĝi havas kvin kupolojn.

La preĝejo de la ikono de Dipatrino “Brulanta arbusto”[redakti | redakti fonton]

La sonorilejo

La preĝejo estas konstruita laŭ la ordono de arkimandrito Fotij. Oni komencis ĝin konstrui en 1828. Nun oni ne povas eniri en la preĝejon de ekstere, sed nur per koridoro, preter monaĥaj ĉeloj. Oni malpermesas al turistoj eniri en tiun parton de la monaĥejo.

La preĝejo de la ĉefanĝelo Miĥaelo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en la sud-orienta turo de la monaĥejaj muroj. La turo mem estis konstruita en 1760, sed oni establis en ĝi preĝejon en 1831, dum la tempo de arkimandrito Fotij. En 1934 oni malkonstruis ĝin por konstrumaterialoj. En 1950-aj oni rekonstruis la turon mem. La kupolon oni starigis en 20102013-aj.

La sonorilejo[redakti | redakti fonton]

La sonorilejo estas kvarnivela koctruaĵo alta je 52 metroj. Ĝi estis konstruita en 18381841-aj jaroj fare de arkitekto Sokolov laŭ projekto de Karl Rossi. Por la konstruado pagis grafino Anna Orlova-Ĉesmenskaja. Laŭ legendo, Nikolao la 1-a persone forigis el la projekto unu nivelon, por la sonorilejo de la monaĥejo Jurjev ne estu pli granda ol la Sonorilturo de Ivano la Granda en la Moskva Kremlo.[12] Tial, onidire, la tria nivelo estas tiom malpli larĝa ol la dua.

La domo “Orlovskij”[redakti | redakti fonton]

La domo por monaĥaj ĉeloj estas konstruita en 1825-1827-aj jaroj laŭ mendo de arkimandrito Fotij kaj grafino Anna Orlova-Ĉesmenskaja, kaj honore de tiu lasta oni nomis ĝin.

La ciborio[redakti | redakti fonton]

Estas granita ciborio super fonto. La ciborion oni konstruis en la 19-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj en la listo de la monda heredaĵo de UNESKO angle kaj france.
  2. 2,0 2,1 La Unua Novgoroda kroniko, ambaŭ versioj (“Izvod”-oj), serĉu skribaĵon por la jaro 1119 (“В лЂто 6627 [1119]”).
  3. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa versio, serĉu skribaĵon por la jaro 1226.
  4. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa versio (“Izvod”), aldonaĵoj en la komenco de la Komisiona manuskripto, vidu la lastan liston.
  5. Б. М. Клосс, Новгородская первая летопись старшего и младшего изводов (ПСРЛ. Том III). — М., 2000, Antaŭparolo al la eldono de 2000-a jaro.
  6. 6,0 6,1 6,2 Василий Дубовский,Там, где камни излучают тепло, “Новгородские ведомости”, 2014, de la paĝaro de la Novgoroda episkopujo.
  7. “Альманах История. Культура. Литература”. №3 (19) 2000, p.34-37, la artikolo “Судьба двух новгородских монастырей – Антониева и Юрьева – в 1920-1930-е годы” de L. Sekretar.
  8. Сарабьянов В. Д., Смирнова Э. С. История древнерусской живописи. — М., 2007. — С. 99—100.
  9. En la monaĥejo Jurjev oni rakontis pri la rezultoj de arkeologiaj esploroj en la katedralo de la sankta Georgo (ruse).
  10. Гиппиус А. А., Седов Вл. В. Надпись-граффито 1198 г. из Георгиевского собора Юрьева монастыря // Города и веси средневековой Руси: археология, история, культура. К 60-летию Николая Андреевича Макарова / под ред. П. Г. Гайдукова. — М.; Вологда: Древности севера, 2015. — С. 478—490.
  11. Михеев С. М. Древнерусские глаголические надписи XI—XII веков из Новгорода: №№ 23–28 // SLOVO. — № 65. — 2015. — С. 1—252.
  12. 12,0 12,1 La artikolo pri la monaĥejo Jurjev el “Malferma Ortodoksa Enciklopedio”.