Saltu al enhavo

Monaĥejo Mar Saba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Mar Saba
monaĥejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 5-a jarcento vd
Geografia situo 31° 42′ 18″ N, 35° 19′ 52″ O (mapo)31.70535.331Koordinatoj: 31° 42′ 18″ N, 35° 19′ 52″ O (mapo)
Lando(j) Palestino vd
Situo Bet-Leĥemo
Monaĥejo Mar Saba (Palestina aŭtonomio)
Monaĥejo Mar Saba (Palestina aŭtonomio)
DEC
Map
Monaĥejo Mar Saba
Fondinto(j) Sabas la Sanktigita vd
vdr

Monaĥejo Mar Saba, Sabas Monaĥejo, ankaŭ Lavro de Sankta Sabas (greke Ἱερὰ Λαύρα τοῦ Ὁσίου Σάββα τοῦ Ἡγιασμένου, Yerá Lávra tú Osíu Sávva tú Iyazménu, siriake ܕܝܪܐ ܕܡܪܝ ܣܒܐ [Dayrā d-Mār Sabba], arabe دير مار سابا, Dēr Mār Sābā, hebree מנזר מר סבא, Minzar Mar Saba) estas grek-ortodoksa monaĥejo en la valo Kidron en la judea dezerto, 15 km oriente de Betlehemo, duonvoje inter Jerusalemo kaj la Morta Maro. [1] Ĝi estas nomita laŭ sia fondinto, Sankta Sabas (d:Q316440). [2] Mar Saba estas unu el la plej malnovaj loĝataj monaĥejoj en la mondo. Nuntempe, ĉirkaŭ dek monaĥoj loĝas tie. [3]

Fondite ĉirkaŭ 484 fare de Sankta Sabbas la Sanktigita. La Jerusalema liturgia ĉarto, uzata hodiaŭ en ĉiuj lokaj ortodoksaj eklezioj, estis kreita en la monaĥejo. Ĝi estas unu el la plej malnovaj kontinue loĝataj komunumaj monaĥejoj en la mondo kaj estas sub la jurisdikcio de la Jerusalema Ortodoksa Eklezio. [4] Virinoj ne estas permesitaj en la loko, kaj ne estas elektro.

La monaĥejo situas en izolita areo 14.5 km oriente de Betlehemo en la israele-okupita Cisjordanio. La monaĥejo estas ĉizita en la rokfacon en valo, kie la ĉirkaŭaĵo estas preskaŭ dezerta. De la monaĥejo estas vido de la rojo Kidron, kiu laŭ kristana tradicio estas la "Rivero de Sango", kiu fluos kun pekuloj en la Tago de Juĝo.

La monaĥejo havas bone konservitan restaĵon de kadavro kredita esti tiu de Sankta Saba.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Ancient Palestinian monastery under UNESCO consideration", Al Monitor, 9 May 2016.
  2. Patrich, Joseph. (2011) Studies in the Archaeology and History of Caesarea Maritima: Caput Judaeae, Metropolis Palaestinae, Volume 77 of Ancient Judaism and Early Christianity. BRILL. ISBN 978-9004175112.
  3. Mar Saba Monastery. Alirita 24 July 2016 .
  4. St Sabbas the Sanctified Monastery - Jerusalem. from the album published by Mar Saba in 2002, via homepage of St. Sabbas Orthodox Monastery, Harper Woods, MI. Arkivita el la originalo je 2023-10-03. Alirita 6 October 2021 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]