Monaĥejo Marmaŝen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Marmaŝen
monaĥejo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj40° 50′ 34″ N, 43° 45′ 21″ O (mapo)40.84268943.755781Koordinatoj: 40° 50′ 34″ N, 43° 45′ 21″ O (mapo)

Monaĥejo Marmaŝen (Armenio)
Monaĥejo Marmaŝen (Armenio)
DEC
Monaĥejo Marmaŝen
Monaĥejo Marmaŝen
Map
Monaĥejo Marmaŝen
Vikimedia Komunejo:  Marmashen Monastery [+]
vdr

Marmaŝen (armene Մարմաշեն) estas monaĥejo kiu troviĝas en la marzo Ŝirako, je 10 kilometroj de Gyumri, ĉe la la maldekstra bordo de la rivero Aĥurjano.

Monaĥejo Marmaŝen

La ĉefa preĝejo estis konstruigita de la princo Vahram Pahlavuni inter 988 kaj 1029. Post la invado de la selĝukoj, la preĝejo duondetruiĝis, sed poste estis rekonstruita de la nepoj de la princo ĉ. 1225. En la Mezepoko, Marmaŝen estis konata kaj grava loko en la regiono - kaj ankaŭ en la tuta reĝlando. Ĝiaj dimensioj estas multe pli grandaj ol tiuj de la aliaj monaĥejoj de Armenio.

Kun la paso de la tempo, ĝi ne estis plu renovigita, sed aliaj tri etaj preĝejoj konstruitaj samepoke nun troviĝas en ruinoj. La tertremo de la jaro 1988 en Armenio apenaŭ damaĝis la ankoraŭ starantajn konstruaĵojn.