Monaĥejo Plasy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Monaĥejo Plasy estas cisterciana monaĥejo en Ĉeĥio, en regiono Plzeň. Ĝi situas en urbo Plasy. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro listigita kiel nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. La monaĥejo estis fondita en 1146 de ĉeĥa princo kaj pli poste la unua ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a kaj en 1685 - 1740 ampleksigita kaj barokstile rekonstruita de tiam famaj arkitektoj Jean Baptiste Mathey, Jan Blažej Santini-Aichel kaj Kilian Ignaz Dientzenhofer.

La tuta areo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro. Krom la valore ekipita konvento mem troviĝas en ĝi galerio Stretti kaj fotoekspoziciejo kaj estas en ĝi organizataj diversaj kulturaj aranĝoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Charvátová, K. - Líbal, D.: 1994. Plasy. In: Housková, D. [Hrsg.]: Řád cisterciáků v českých zemích ve středověku : Sborník vydaný k 850. výročí založení kláštera v Plasech. Unicornis, Praha, ISBN 80-901587-1-4, S. 44-46

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]