Monaĥejo Sümela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Sümela
monaĥejovidindaĵoarkeologia loko [+]

LandoTurkio
SituoTrabzon
- koordinatoj40° 41′ 24″ N, 39° 39′ 30″ O (mapo)40.6939.65833333Koordinatoj: 40° 41′ 24″ N, 39° 39′ 30″ O (mapo)

Estiĝo386

Monaĥejo Sümela (Turkio)
Monaĥejo Sümela (Turkio)
DEC
Monaĥejo Sümela
Monaĥejo Sümela
Map
Monaĥejo Sümela

Vikimedia Komunejo:  Sumela Monastery [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Monaĥejo Sümela (turke Sümela Manastırı, greke Παναγία Σουμελάσ) estas iama grek-ortodoksa monaĥejo el la bizanca epoko, en orienta Turkio, ĉe Trabzon. La nomo venas de la greka Melas (nigra), kiu verŝajne aludas je koloro de la Mariena ikono.

Situo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo situas 45 km sude de Trabzon en Nacia Parko Altindere en la Nord-Anatolia montaro en alto de 1071 m. Ĝi situas ĉ. 270 m super ravino de Altindere, konstruita en rokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstrulaboroj ĉe la monaĥejo

Laŭ legendo, la ikonon - pentrita de evangelisto Lukaso mem - portis du anĝeloj tra la nuboj al Nord-Anatolia montaro. Du junaj ermitoj el Ateno, Barnabas kaj ties nevo Sofronios, estis invititaj fare anĝeloj al migrado kaj oni malkovris la ikonon en kavo en mezo de la arbaro ĉe akvofaloj. Tio okazis verŝajne en 385 kaj la kavernon ekloĝis frukristanaj ermitoj. Oni pligrandigis la kavernon kaj alkonstruis kapelon.

Ĉ. 500 apogis Imperiesto Anastazio la 1-a la konstruon de monaĥejo, kiun detruis en 640 incendio. La monaĥo Kristoforos el la Monaĥejo Vazelon rekonstruis ĝin. En la 12-a jarceno, ĝi estis denove detruita - verŝajne fare de rabistoj -, kiuj serĉis la ikonon. La ikono estis sendamaĝe kaŝita en rivero.

La plej malnovaj postrestantaj konstruaĵoj venas el la 14-a jarcento. Oni kronis tie imperiestrojn de Trapezunt, Aleksios la 3-an (1338–1390) kaj ties filon Manuelon la 3-an (1390–1417). Ankaŭ post la okupo fare de la Osmana imperio en 1461, la monaĥejo restis grava pilgrimejo.

Ĝia hodiaŭ aspekto respegulas tiun de la 19-a jarcento, kiam la konstruaĵoj kun la monaĥaj ĉeloj estis konstruitaj antaŭ la vera roka preĝejo. La monaĥoj devis forlasi la monaĥejon en 1926. Ili kunportis la relikvojn en la novfonditan grekan Kastania / Veria (greka Makedonio).

La stato de monaĥejo pli kaj pli malboniĝis post grava incendio en 1930, ĝis kiam en 1972 la turka registaro deklaris ĝin nacia heredaĵo kaj ĝi ekestis protekita kaj vizitebla.