Monaĥejo Simonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
akvarelo de la klostro pentrita en 1846

Monaĥejo Simonov (ruse Си́монов Успе́нский монасты́рь) estas vira klostro de la Rusa Ortodoksa Eklezio fondita en 1370 apud Moskvo ĉe la bordo de rivero Moskvo. La monaĥejon fondis nevo kaj disĉiplo de Sergio Radoneĵskij sur la areo, kiun oferdonis bojaro Stepan Ĥovrin. Li kiel monaĥo prenis la nomon Simon (Simeono), pro tio la monaĥejo nomiĝas tiel.

En 1379 la monaĥejo estis translokigita al ĝia nuna loko. Sur la antaŭa loko restis nur preĝejo de Naskiĝo de la sanktega Dipatrino en Malnova Simonovo, kie en la 18-a jarcento oni trovis tombojn de herooj de Kulikova bataloAleksandr Peresvet kaj Rodion Oslabja.

Novaj muroj kaj turoj de la monaĥejo estis konstruitaj en 1630. Dum longa tempo Simonov monaĥejo defendis Moskvon de malamikoj (kiel ĉiuj aliaj tiutempaj monaĥejoj, ĝi estis ankaŭ bona fortikaĵo). Ĝi estis fama kaj estimata monaĥejo en Rusio.

Multaj rusaj eminentuloj estis enteregitaj en ĝia tombejo: Simeono Bekbulatoviĉĥano de Kasimov, kiu laŭ kaprico de Ivano la Terura portempe fariĝis «caro kaj grandprinco de Rusio», Konstantin - la plej juna filo de Dimitrij Donskoj (venkinto de la Batalo de Kulikovo), poeto Dmitrij Venevitinov, verkisto Sergej Aksakov, komponisto Aleksandr Alabjev k.a.

Ĝis nun restis nur eta parto de la monaĥejo, ĉar dum la soveta ateisma epoko oni en 1930 eksplodigis la monaĥejon: 5 el 6 preĝejoj, kampanilo kaj 2 turoj el 5 kune kun la muroj inter ili estis detruitaj. Kaj la preĝejo de Naskiĝo de la sanktega Dipatrino estas tute ĉirkaŭigita per konstruaĵoj de fabriko «Dinamo».