Monaĥejo de Aŭgustenanoj (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La monaĥejo en la Preĝejo Sankta Tomaso en Prago estas la plej malnova aŭgustenana monaĥejo en la Ĉeĥa Respubliko. Ĝi estas protektata kiel Nacia Monumento de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estis fondita en la jaro 1285 de reĝo Venceslao la 2-a (Venceslao la 2-a, reĝo de Bohemio, kiu estis ankaŭ Venceslao la 1-a, reĝo de Pollando). „Por la savo de la animo de lia patro“ (lia patro estis reĝo Přemysl Otakar la 2-a), kaj invitis al la nova monaĥejo la Ordenon de Aŭgustenanoj (OSA). La konvento estis fondita en malnova preĝejo, kiu origine apartenis al la Ordeno de Sankta Benedikto. Konsekrado de la nova tri-nava preĝejo okazis nur post preskaŭ cent jaroj poste, en 1379.

En 1420, la monaĥejo iĝis la celo de atakoj de Praganoj, kiuj simpatiis kun husismo (la husana revolucio, vidu Jan Hus), kiuj forpelis la monaĥojn kaj la monaĥejo estis plene prirabita kaj bruligita. Aŭgustenanoj revenis al Prago en la mezo de la 15-a jarcento, renovigis la monaĥejon. Tamen la renovigo okazis tre malrapide. En 1551 okazis riparoj en la stilo de Renesanco. En 1603 estis en la monaĥejo konstruita biblioteko. Dum la Ribelo en Bohemio en 1618 la Direktoroj de la Ribelo devigis la monaĥejon doni al ili la provizon de mono por la pago de la salajro de la armeo kaj la Direktoroj prenis la tutan monaĥejan proprieton. Tiu estis redonita al la monaĥoj en 1620. En 1623 iujn parcelojn de la monaĥejo aĉetis Albrecht von Wallenstein, kiu konstruis tie en la Malgranda Kvartalo de Prago la Palacon Wallenstein. Abato de la monaĥejo estis tiam Paulus Konopeus, la amiko de Wallenstein, kiu poste servis en la monaĥejo en la urbo Česká Lípa, fondita ankaŭ de la nobelo Wallenstein.

Dum La Tridekjara Milito, kiam tiu parto de Prago estis okupaciita, la svedaj trupoj de Generalo Koenigsmark plene priŝtelis la monaĥejan bibliotekon kaj ĉiuj libroj estis forportitaj al Svedujo.

En 1637, oni por la monaĥeja preĝejo ordigis pentraĵojn de P. P. Rubens. Aliaj konstru-agadoj okazis ĝis la 1650-aj jaroj. Ekde 1728 okazis vasta barokigo de la tuta monaĥej-komplekso, desegnita fare de Kilian Ignaz Dientzenhofer. Tiu rekonstruo esence donis al la monaĥejo la hodiaŭan aspekton.

La monaĥejo funkciis ĝis la printempo de 1950, kiam li estis dum la Ago K perforte nuligita fare de la tiama komunisma ĉeĥoslovaka registaro.

Nuntempo de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥoj povis reveni nur post la jaro 1990. La monaĥejo fariĝis centro de la ĉeĥa provinco de la Agustenana ordo. Preĝejo Sankta Tomaso (Prago) estas la paroĥejo por Malgranda Kvartalo de Prago, kaj funkcias tie angla-hispana spirita administrado. La monaĥejo estas hejmo por malgranda aŭgustenana komunumo, kaj okazas tie multaj agadoj por la publiko (ekz. lingvokursoj). Ĉiujare en aprilo estas organizata tiel nomata Semajno de Aŭgustenanoj (prelegoj pri temoj rilataj al la persono de la sankta Aŭgusteno kaj la Aŭgustenana Ordo kun akompana programo).

Personecoj konektitaj kun la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]