Monaĥejo de Klosterneuburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo kun la monaĥejo

Abatejo Klostronovburgo (germane Stift Klosterneuburg) estas abatejo de la Aŭgustenanoj-Kanonikoj (germane Aŭgustiner Chorherren) en la komunumo Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en Malsupra Aŭstrio. Ĝian fondon la legendo interligas kun la retrovo de la vualo de markizino Agnes, forportita de la vento, estas konsekrata dum 1136. Ĝi estas origine romantikisma, krucforma baziliko, kies interno dum la tempo de la baroko estis belege ornamata. Forte impresas la marmora ĉefaltaro de M. Steindl (1723) kaj la granda festorgeno, konstruita de orgenprodukisto Freund (Passau) el la jaro 1642, per kiu, okaze de siaj vizitoj en Klostronovburgo, ludis ofte Anton Bruckner. En la klostra konstruparto (ĝi originas el la 12a ĝis la 14a jarcentoj) oni trovas la tiaman kunvenejon de la kanonikoj (germane Kapitelsaal), nun nomata "Kripto", en kiu estas starigita eminenta artverkaĵo el emajltabuletoj, kreita de Nikolao de Verdun dum 1181 kaj transformita dum la 14a jarcento al la "Verduna Altaro".

Sankta Leopoldo la 3-a

Imperiestro Karlo la 6a deziris konstruigi pompan konstruaĵon rezidejan kaj monaĥejan, laŭ la ekzemplo de Eskorialo ĉe Madrid, sur la loko de la konstruaĵ-komplekso, kiu estighis dum la paso de la jarcentoj kaj kiu estas konservita parte kiel la t.n. Malnov-Abatejo (germane Altstift) en "Leopoldi- kaj Kuchel-Kordo". Tiu ĉi novkonstruo de la Abatejo estas komencata en la jaro 1730, sed ne tute finata. Dum la 19a jarcento la nefinita parto ricevis sian lastan konstruaĵon en formo de la portalo laŭ la planoj de Kornhäusel [KORNhojsel]. La Novabatejo (germane Neustift), kun ambaŭ imponaj barokaj kupoloj, ornamitaj per la Germana Imperiestra Krono kaj la Aŭstria Duka Ĉapelo, kune kun la turoj de la Abateja Preĝejo, alikonstruitaj fine de la 19a jarcento, donas al la urbo ĝian impresan silueton.

Por multaj vizitantoj estas speciala allogaĵo la Novabatejo kun sia grandioza ĉefstuparo, kun bibliotekoj - la Abateja Biblioteko de Klostronovburgo ankoraŭ nuntempe estas centro de scienca laborado -, kun la pompa marmorsalonego kaj najbaraj belegaj Imperiestraj Ĉambroj kaj kun super ili situantaj Dukaj Ĉambroj, en kiuj estas prezentataj la multaj art- kaj kulturhistorie gravaj kolektaĵoj de la Abatejo, inter kiuj la Verduna Retablo.

De la multaj abatejaj konstruaĵoj, alikonstruitaj dum la paso de la tempo, estas ankoraŭ konservitaj la malnova Abateja Ĉarpentejo kaj la Abateja Bindejo; en la lasta menciita oni trovas la faman "Milsitelan Barelon", super kiun ĉiujare je la 15a de novembro oni aranĝas la tradician "Barelglitadon". Okaze de tiu ĉi nomfesta tago de Sankta Leopoldo (Leopoldo la 3-a) al la Abatejo venas ne nur la loĝantoj de Klostronovburgo, sed ankaŭ multaj gastoj el la Federacia Lando Malsupra Aŭstrio, kies landa patrono estas la sankta markizo (margrafo), kaj multaj Vienanoj kaj turistoj.

greke[1] Oficiala retejo de la Abatejo, germane]