Monaĥejo de Veilsdorf
| Monaĥejo de Veilsdorf | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumoparto en Germanio | |||
| Lando | Germanio | ||
| Situo | Veilsdorf | ||
| Poŝtkodo | 98669 | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | 50° 24′ 57″ N, 10° 48′ 40″ O (mapo)50.4157803310.81105983Koordinatoj: 50° 24′ 57″ N, 10° 48′ 40″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Monaĥejo de Veilsdorf (germane: Kloster Veilsdorf) troviĝis en Veilsdorf, Germanujo; la benediktana klostro pereinta estis nomdonanto por hodiaŭa urbokvartalo. Malmultaj restaĵoj videblas ĉe la sudorienta rando sude de la arbaro Hildburghäuser Wald kaj norde de la federacia ŝoseo B 89, en malaltebenaĵo de Werra inter la urboparto Heßberg kaj Harras (Eisfeld) (apud la distrikta ŝoseo K 531).
Historio
[redakti | redakti fonton]
La unua mencio de ĉi klostro estis en la 1189-a jaro.[1] Temis pri fondaĵo de la katedrala kapitulano Henriko de Heßberg.[2] kiu episkopis inter 1202 kaj 1207 en Würzburg. La tuto estis sub la patroneco de ĉefanĝelo Miĥaelo. La monaĥejo estis konstruita anstataŭ antaŭa fortikaĵo. Tie dum Mezepoko transverse sekcis la riveron Werra vojo kondukanta el la direkto de Bürden (Hildburghausen): ties restoj estas nun ravino.
En 1446 ĝi estiĝis porvira klostro. Por ilia vivmaniero validis la reguloj de la reformemuloj de Kastl.[3]
Dum la Kamparana milito de 1525 la ejaro brulkonsumiĝis. Post sekularigo kvin jarojn pli malfrue la grundoj kaj la restintaj konstrueroj iĝis princa ĉambra bieno. Samloke de 1760 estiĝis porcelana manufakturo fondita fare de Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen). Poste ĝi moderniĝis kaj venis en la manojn de ses posedantoj. Hodiaŭ gvidas ĝin la grupo Rauschert; oni specialiĝis pri teknikaj porcelanaĵoj. Fakte ja konserviĝis malmulte da eroj de klostro kaj manufakturo.[4] Almenaŭ dum la unua duono de la 19-a jarcento la laboristoj estis pagataj per kupraĵoj kuponaj (Veilsdorfer Kupfermarken).
Ekde la 1.7.1950 la loko kunfandiĝis kun Hetschbach.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Arthur May (1902–1933): ĉefredaktisto de la akena gazeto "Arbeiter-Zeitung", murdite en 1933
- Hermann Hahn (1868-1945): skulptisto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 298
- ↑ Rainer Axmann: "Als Coburg zu Meeder gehörte". Ĉe: Coburger Friedensbuch, Meeder 2001, p. 166
- ↑ Alfred Wendehorst: "Die fränkischen Benediktinerabteien und die Reformation". Ĉe: Elmar Hochholzer (eld.): Benediktinisches Mönchtum in Franken vom 12. bis zum 17. Jahrhundert. Zum 400. Todestag des Münsterschwarzacher Abtes Johannes IV. Burckhardt (1563–1598). Vier-Türme-Verlag, Münsterschwarzach 2000, ISBN 3-87868-173-9, p. 179–194, konkrete p. 182
- ↑ Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 257




