Monaĥejo de la Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de la Kruco
kristana preĝejo
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj31° 46′ 20″ N, 35° 12′ 29″ O (mapo)31.772135.208Koordinatoj: 31° 46′ 20″ N, 35° 12′ 29″ O (mapo)

Estiĝo4-a jarcento

Monaĥejo de la Kruco (Israelo)
Monaĥejo de la Kruco (Israelo)
DEC

Map
Monaĥejo de la Kruco
Vikimedia Komunejo:  Monastery of the Cross [+]
vdr
La monaĥejo en la neĝo
fama fresko de Ŝota Rustaveli en la Monaĥejo de la Kruco en Jerusalemo.

La Monaĥejo de la Kruco (kartvele ჯვრის მონასტერი, hebree מנזר המצלבה‎‎ Minzar HaMatzlevah) estas monaĥejo proksime de la kvartalo Najoto de Jerusalemo, Israelo. Ĝi situas en la Valo de la Kruco, sub la Israela Muzeo kaj Kneset. La monaĥejo estis konstruita en la 11-a jarcento, dum la regado de reĝo Bagrato la 4-a, fare de la kartvela reganto de Ŝavŝeti. Oni kredas ke la ejo estis originale konsekrita en la 4-a jarcento sub la instrukcio de la romia imperiestro Konstantino la Granda, kiu poste donis la ejon al la kartvela reĝo Mirian la 3-a de Iberio post la konvertiĝo de lia lando al kristanismo en 327.

Legendo diras ke la monaĥejo estis konstruita en la entombigoloko de la kapo de Adamo, kvankam du aliaj lokoj en Jerusalemo ankaŭ postulas tiun honoron, de kiu kultivis la arbon kiu donis ĝian lignon por la kruco sur kiu Kristo estis krucumita. La monaĥejo estas nuntempe okupita de monaĥoj de la Ortodoksa Eklezio de Jerusalemo.