Monaĥejo de sankta Magloire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La monaĥejo de sankta Magloiremonaĥejo de Léhon estis iama abatejo, poste priorejo en la bretona urbeto Léhon, apud Dinan en la departemento Côtes-d'Armor en Francujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 850, ses monaĥoj elmigris el Kimrujo kaj instaliĝis en la valon apud la rivero Rance ĉe la nuna urbeto Léhon. [1] [2] Ili komencis dehaki arbojn por konstrui domojn kaj preĝejon kaj kultivi la grundon.

Iun tagon, ĉasis Nevenoeo kaj lia kortego en la arbaro. Ili interparolis kun la monaĥoj kaj Nevenoeo promesis helpi ilin kondiĉe, ke ili trovos relikvojn de iu ajn sanktulo.

La monaĥoj pripensis la aferon kaj decidis iri per boato ĝis la insulo Sark en la Maniko. Tie kuŝis la relikvoj de sankta Magloire en monaĥejo. Dumnokte, ili plenumis sian projekton kaj revenis kun la relikvoj. Nevenoeo rekompensis ilin per mono kaj bienoj. Mirakloj pli kaj pli okazis. Kaj pli kaj pli da personoj instaliĝis tie. Tiam la sinjoroj de Lehon konstruigis kastelon sur la altaĵo unue el ligno kaj poste el ŝtono.

En 910 alvenis la normanoj kaj fuĝigis la monaĥojn. Post la liberigo de Bretonujo fare de Alano la 2-a de Bretonio, nomita Barbetorte aŭ al louarn (la vulpo), (910 - Nantes, 952), la monaĥoj revenis, sed la abato restis en Parizo. La abatejo fariĝis do priorejo, malpli grava ol abatejo.

Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, riĉiĝis la prioro danke al novaj impostoj, preĝejoj kaj bienoj.

En 1543, la prioro rajtis juĝi ĉiujn personojn, kiuj loĝis sur sia bienaro.

En 1720, la priorejo malriĉiĝis pro la monlimigoj de la reĝo Ludoviko la 15-a, kaj estis baldaŭ fermita.

En 1790 la bienoj estis venditaj, inter ili eĉ la monaĥejo.

En 1897, la abateja preĝejo estis denove malfermita.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo[redakti | redakti fonton]

Tra pordo en la norda parto de la preĝejo la monaĥoj eniris en la klostron.

La monaĥoj preĝis en lignaj ĥorejseĝoj en la ĥorejo. Pentritaj paneloj malantaŭ ĉiu seĝo prezentas sanktulojn.

La pordego[redakti | redakti fonton]

La pordego de la preĝejo de Léhon
Kolonetoj ambaŭflanke de la pordego

La pordego de la preĝejo estas romanikstila, kun duoncirkla volbo.

La arkivolto kun la ses volviĝoj kuŝas sur etaj kolonoj.

La kapiteloj de la kolonetoj estas ornamitaj per vegetaĵoj.

La friso de la kapiteloj estas segildenta.

La kornico super la volbo kuŝas sur maskaronoj. Ili estas skulptitaj kaj montras vizaĝojn.

Kuŝostatuoj[redakti | redakti fonton]

Kuŝostatuo de Gervaise de Dinan

Pluraj kuŝostatuoj de la familio Beaumanoir estas videblaj. Ili estas gotikstilaj. Ili devenas de la kapelo de la familio Beaumanoir.

Legeblas la nomoj de Typhaine du Guesclin kaj de ŝia edzo Jean de Beaumanoir kaj tiu de Marguerite d'Avaugour, kiu estis la filino de Gervaise de Dinan (mortis en 1232). Gervaise loĝis en la kastelo de Léhon.

La baptujo[redakti | redakti fonton]

La baptujo de la preĝejo datiĝas de la 13-a jarcento, sed ripozas sur verŝajne antikva kolono. La friso prezentas palmfoliojn kaj kverkofoliojn. Vizaĝoj aperas sur maskeronoj. Interne de la baptokuvo estas skulptita fiŝkaptilo kaj fiŝoj.

Per la akvo de la baptokuvo, estis benitaj la falĉiloj antaŭ la rikoltoj.

La absido[redakti | redakti fonton]

Vitralo de la absido de la preĝejo de Léhon

La granda absida fenestro de 52 m² estas okupata per moderna vitralo. Ĝi anstataŭis la vitralon de sankta Magloire, frakasita en 1944, kiam la germanoj bombis la apudan ponton super la rivero Rance.

La relikvoj de sankta Magloire[redakti | redakti fonton]

Apud la katedro estas videblaj la relikvoj de sankta Magloire, kiujn la monaĥoj ŝtelis de la insuleto Sark en la Maniko. Aliaj relikvoj de tiu sanktulo troviĝas en la preĝejo de Dol kaj aliaj en Parizo.

Laŭ la legendo, la monaĥoj iris per boato al la insuleto en la Maniko. Dum la irvojaĝo ili ripozis en kampo kie kreskis pomarboj, ne malproksime de Pleudihen. La pomoj malbongustis. Dum la revenvojo, ili deziris ankoraŭ ripozi en la sama kampo. Ili do kuŝis ĉe la piedoj de la samaj pomarboj, apud la relikvoj, kiujn ili ŝtelis en Sark. La postan matenon, ili denove gustumis la pomojn, kiu tiam estis tre bongustaj. Pro tio laŭ la legendo nuntempe bongustas la cidro de Pleudihen.

La klostro[redakti | redakti fonton]

La klostro de la monaĥejo

Situanta norde de la preĝejo, la klostro estis rekonstruita de la benediktanoj de Saint-Maur en la 17-a jarcento.

Ĉar la kastelo de Léhon estis deklarita ruinoj de post 1490[3], Louis XIII (Ludoviko la 13-a), reĝo de Francujo donacis ĝin al la prioro de la monaĥejo. Li permesis, ke ili prenu la ŝtonojn por renovigi la abatejan konstruaĵon.

Kvar galerioj ĉirkaŭas la korton.

La arkadoj kuŝas sur kvadrataj pilieroj senornamaj.

La lignaj ĉarpentaĵoj malaperis.

La loĝejo de la monaĥoj[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo de Léhon vidita de la rivero Rance

En la teretaĝo troviĝas du grandaj ĉambroj, kiuj rigardas la ĝardenon kaj la riveron. Unu el la du estis la sakristio kaj la alia ĉambro por kunvenoj. Hodiaŭ ili estas uzataj kiel muzeo.

En la dua etaĝo oni vidas la malgrandajn fenestrojn de la ĉambretoj de la monaĥoj.

Sub la tegmento estis ordigitaj la provizoj. La ĉarpentaĵo similas al la kareno de boato. Tie estis filmita la filmo Les compagnons du Nouveau Monde (La kunuloj de la nova mondo) laŭ la romano de Bernard Clavel.

La manĝejo estis la ĉefa ĉambro de la monaĥejo. La fenestroj datiĝas de la 14-a jarcento, ili estas gotikstilaj. La tuta manĝejo estis renovigita inter 1987 kaj 1997. Oni plialtigis la nivelon de la grundo pro timo de inundoj. Gérard Lardeur estis la vitralisto.

La legendo de Patira kaj de la trezoro de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la romano [4],Patira estis orfo, kiu vivis en la arbaro, apud la kastelo de Coëtquen, en la regiono de Dinan. Iun nokton, dum li vagadis en la arbaro, li aŭdis voĉon peti helpon, el la karcero de la kastelo. Estis la voko de Blanche (blankulino) de Coëtquen. Ili interparolis kaj Patira savis ŝian bebon Hervé. Li kaŝis lin en la arbaro dum kelkaj jaroj. Poste Hervé estis edukita en la monaĥejo de Léhon. Kiam okazis la franca revolucio, la monaĥejo estis detruita kaj inundita la kelo, kie troviĝis la trezoro de la monaĥoj. Patira fuĝis kun Hervé kaj ties patro. Ili revenis post la revolucio. Ĉu iun tagon, oni malkovros la trezoron?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dinan et ses environs Monier
  2. Côte d'Emeraude Guide Gallimard
  3. Peter Meazey L'histoire en héritage Ed.communicom 2002
  4. Raoul de Navery Collection du Blason Ed.Club 35 1998,