Monako en la Olimpikoj
Aspekto
(Alidirektita el Monako en la Somera Olimpiko 2008)
Sportista teamo de Monako en la Olimpikoj ekde la jaro 1924 partoprenis en plej multaj someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiuj de 1932, de 1956 kaj de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ekde la jaro 1984 en ĉiu evento estis monakaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de 2021 ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Albanio, Andoro, Bosnio kaj Hercegovino kaj Malto, Monako estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ne gajnis olimpikan medalon.
Kunordigas la teamon la Monaka Olimpika Komitato, kiu jam fondiĝis en 1907, sed nur akceptiĝis de la Internacia Olimpika Komitato en 1953.