Monarĥedoj
Monarĥedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Monarĥedoj (Monarchidae), ankaŭ nomataj monarĥoj-muŝkaptuloj aŭ foje simple monarĥoj, estas familio de paseroformaj birdoj, kiu enhavas ĉirkaŭ 100 speciojn de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj el Subsahara Afriko, Sud-Orienta Azio, Aŭstralazio kaj insuloj de Pacifiko. Nur kelkaj el la specioj estas migrobirdoj. Plimulto el ili konstruas simplajn uj-similajn nestojn kiujn ornamas per liĥenoj.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Antaŭe iuj el la ĉirkaŭ 100 specioj de la familio apartenis al aliaj grupoj laŭ ĝenerala morfologio kaj konduto. Ekzemple, la genro Grallina apartenis al la sama familio kiel Corcorax (1 specio, la korkorako), tiam nomata Grallinidae, surbaze de tio, ke ili ĉiuj konstruas nestojn el koto anstataŭ vegetaĵoj. Post molekulaj esploroj Grallina estas movigita al Monarĥedoj, kaj la nomo Grallinidae estas nun sinonimo de Monarĥedoj. Korkorako kune kun apostolbirdo nun apartenas al propra familio Korkorakedoj (Corcoracidae).[2]
Esploroj en la fino de la 20-a jarcento utiligantaj novan tiam teĥnikon de DNA-DNA hibridigo fare de Charles Sibley kaj aliaj montris parencecon de Monarĥedoj al korvo-simila praulo de kiu ankaŭ devenas drongoj.[3] Pro tio Monarĥedoj estis dum ioma tempo konsiderataj subfamilio de Dicruridae, kaj alia subfamilio estis Ripiduredoj.[4] Nun, tamen, Dikruredoj, Ripiduredoj kaj Monarĥedoj estas taksataj tri apartaj familioj.[5]
Proponita superfamilio Corvoidea devas inkludi ĉiujn evoluajn branĉojn de paseroformuloj kiuj devenas de supozata komuna korvo-simila antaŭulo. Nun oni apartenigas al ĝi Korvedojn, Vireedojn, Paradizeedojn, Laniedojn, Ripiduredojn, Dikruredojn, Korkorakedojn kaj Monarĥedojn, kune kun kelkaj unuspeciaj familioj.[6]
Subdivido
[redakti | redakti fonton]Laŭ plej moderna sistematiko, familio Monarĥedoj subdividiĝas jene:[7]
- Subfamilio Terpsiphoninae
- Genro Hypothymis (4 specioj)
- Genro Trochocercus (2 specioj)
- Genro Terpsiphone – paradizaj muŝkaptuloj (17 specioj)
- Subfamilio Monarchinae
- Genro Chasiempis – elepajoj (3 specioj)
- Genro Pomarea (9 specioj kun 3 formortintaj)
- Genro Mayrornis (3 specioj)
- Genro Neolalage – 1 specio, sabloventra monarĥo
- Genro Clytorhynchus – grandbekaj monarĥoj (5 specioj)
- Genro Metabolus – Ĉuuk-insula monarĥo
- Genro Symposiachrus (21 specioj)
- Genro Monarcha – veraj monarĥoj (9 specioj)
- Genro Carterornis (4 specioj)
- Genro Arses (4 specioj)
- Genro Grallina – pigaj muŝkaptuloj (2 specioj)
- Genro Myiagra – mijagroj (20 specioj kun 1 formortinta)
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Monarĥedoj estas sufiĉe diversa familio de paseroformaj birdoj. Plejparto de ili, krom la pigaj muŝkaptuloj, preferas arbarajn habitatojn. Plimulto de specioj estas elegantaj, maldikaj birdoj, sed kun relative grandaj kaj larĝaj bekoj. La plej larĝajn bekojn havas mijagroj, kiuj uzas ilin por trapiki putrantan lignon kaj mortan foliaron serĉante insektojn.[8] Plumaro de monarĥedoj diferencas de specio al specio; ĝi povas esti ia ajn inter preskaŭ tute unukolora, kiel ĉe nigra monarĥo, kaj splende brila, kiel ĉe ora monarĥo. La vostoj estas kutime longaj, aparte ĉe paradizaj muŝkaptuloj el genro Terpsiphone.
Seksa duformismo ankaŭ povas esti ia ajn. Ĉe iuj birdoj, ekzemple ĉe la Novgvinea mijagro, ĝi estas tre malgranda, preskaŭ nerimarkebla; ĉe aliaj ĝi estas tre prononca, ekzemple ĉe la Ĉuuk-insula monarĥo iĉoj estas preskaŭ tute blankaj kaj inoj preskaŭ tute nigraj; fine, ĉe iuj monarĥedoj, ekzemple ĉe la Tahitia monarĥo, ĝi povas tute ne ekzisti. En iuj specioj, ekzemple ĉe Madagaskara paradiza muŝkaptulo, iĉoj povas havi kelkajn malsamajn kolorformojn ene de unu specio.[9]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Monarĥoj troveblas plejparte en la Malnova mondo. La plej uestaj partoj de ilia distribuo estas la Subsahara Afriko, Madagaskaro kaj insuloj de Hindia Oceano. Eosten, ili renkonteblas en Suda kaj Sud-Eosta Azio, norden ĝis Japanio kaj suden ĝis Novgvineo kaj plejparton de Aŭstralio. Krome, apartaj anoj de la familio sukcesis atingi kaj koloniigi multajn Pacifikajn insulojn, kaj kelkaj endemiaj genroj troveblas en Mikronezio, Melanezio, kaj Polinezio ĝis Havajoj kaj Markizinsuloj.
La plej vaste distribuita genro de monarĥoj estas Terpsiphone (paradizaj muŝkaptuloj). Ili renkonteblas tra tuta Subsahara Afriko, Madagaskaro, Maskarenoj, Sejŝeloj, suda kaj eosta Azio ĝis Koreio, Afganio, Filipinoj, kaj Malgrandaj Sundaj Insuloj. Aliaj parencaj genroj estas pli limigitaj: Trochocercus troveblas nur en Afriko, Hypothymis nur en Azio, kaj la resto nur en la Aŭstralia-Papua kaj la Oceania regionoj. Kelkaj Pacifikaj genroj estas izolitaj kaj monotipaj: tiaj estas la Ĉuuk-insula monarĥo (Metabolus) endemia en Ĉuuk, la sabloventra monarĥo (Neolalage) el Vanuatuo, kaj tri tre similaspektaj specioj de genro Chasiempis el Havajoj, kiuj havaje nomiĝas ʻelepaio. Aliaj plejparte Pacifikaj genroj estas Clytorhynchus (grandbekaj muŝkaptuloj) kaj Mayrornis el Melnaezio kaj uesta Polinezio, kaj pure Polinezia genro Pomarea.
Plejparto de monarĥoj vivas en arbaroj kaj arbar-similaj habitatoj. Specioj kiuj preferas pli maldensajn arbarojn okupas pli altajn partojn de la kanopeo, sed tiuj de la pli densaj vivas en mezaj kaj malsupraj niveloj. Krom arbaroj, iuj specioj de monarĥoj vivas en savanoj kaj mangrovoj, kaj la pigaj muŝkaptuloj sukcese adaptiĝis al preskaŭ ĉiu biomo de Aŭstralio krom la plej aridaj kaj negastigaj dezertoj.
Plimulto de monarĥoj ne estas migrobirdoj, tamen kelkaj specioj migras iom. La sola pure migra specio estas la satina mijagro, kvankam Japana paradiza muŝkaptulo ankaŭ estas preskaŭ tute migra. Afrika paradiza muŝkaptulo migras ene de Afriko, kvankam nek la skalo nek la celo de tiaj migradoj estas bone studitaj.
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]Plejparto de monarĥoj estas monogamiaj kaj formas stabilajn parojn por la tempo ekde unu sezono (kiel ĉe la Afrika paradiza muŝkaptulo) ĝis la tuta vivo (kiel ĉe elepajoj). Nur tri monarĥaj specioj estas konate poligamiaj, sed reproduktiĝo de multaj aliaj specioj estas ankoraŭ ne studata. Plimulto de monarĥoj estas teritoriaj, kaj ĉiu nestanta paro defendas kontraŭ samspecianoj terotorion de ~2 ha, aŭ iom malpli. Tamen, multaj birdoj el tiu ĉi familio ne kontraŭas kaj eĉ preferas nesti proksime al birdoj de aliaj specioj, aparte pli grandaj kaj agresemaj. Ekzemple, la arĝenta mijagro ofte konstruas nestojn proksime al nestejoj de granda kaj rimarkebla brua filemono.[10]
Nestoj de ĉiuj monarĥoj estas simplaj uj-formaj, plej ofte konstruataj sur branĉoj ĉe iliaj bazoj aŭ ĉe disbranĉigoj. Nestoj de iuj specioj estas grandaj kaj rimarkeblaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Garnett, Stephen. (1991) Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 200–201. ISBN 1-85391-186-0.
- ↑ . Monarchs (9 March 2012). Alirita 5 April 2021.
- ↑ Sibley, Charles Gald & Ahlquist, Jon Edward (1990): Phylogeny and classification of birds. Yale University Press, New Haven, Conn.
- ↑ Christidis, L.. (1994) The Taxonomy and Species of Birds of Australia and its Territories. Melbourne: RAOU.
- ↑ Christidis, L.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
- ↑ (2004) “Phylogenetic relationships among modern birds (Neornithes): toward an avian tree of life”, Assembling the tree of life. New York: Oxford Univ. Press, p. 468–89. ISBN 0-19-517234-5.
- ↑ World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 1 August 2021.
- ↑ (2006) “The Pacific shrikebills (Clytorhynchus) and the case for species status for the form sanctaecrucis”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 126 (4), p. 299–308. Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (2003) “Ontogeny of male plumage dichromatism in Madagascar paradise flycatchers Terpsiphone mutata”, Journal of Avian Biology 33 (4), p. 342–348. doi:10.1034/j.1600-048X.2002.02888.x.
- ↑ (1983) “Suggested nesting association between Leaden Flycatchers and Noisy Friarbirds”, Emu 83 (2), p. 119–122. doi:10.1071/MU9830119.
|