Monarkianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Monarkianismo (el la greka μoνoς – monos unika, kaj αρχεω - arkeo, principo) estis teologia movado (angle: Monarchianism) florinta en la 2-a kaj 3-a jarcentoj. Ĉe ĝia bazo aktivis la koncepto pri la persona unikeco de la dia persono, kiu tial kuntrenis la negadon de la Sankta Triunuo kaj de la dia naturo de Jesuo Kristo .

La vorto monarkiananoj estis uzata la unuafojojn de Kvinto Setimio Florento Tertulliano kiel moknomo por la Patropasianoj[1] sed estis uzata nur malofte de antikvuloj. Modernajn tempojn la signifo de la vorto estis etendigita kaj nun ĝi inkluzivas: Monarkiananoj modalaj, diritaj ankaŭ PatripasianajSabelianaj, kaj dinamikaj 'MonarkianojAdoptistoj.

Dinamika Monarkianismo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kristanoj konfesas, kiel fundamentan doktrinon, la unikecon (monarkion) de Dio.La patripasianoj uzis tiun argumenton por negi la Triunuon kaj, pro tio, estis dirataj Monarkiananoj. Sed la Dinamikaj Adoptistoj ne uzas tiun titolon ĉar ili ne startis el la monarkio de Dio: ili startis el sia kristologio. Iliaj antikva nomo estis teodotanoj ĉar la fondisto de la sekto estis tanisto de Bizancio, nome Teodoto el Bizancio). Tiu ĉi atingis Romo (190 ĉirkaŭ) kie ekinstruis (laŭ Philosophumena de Hipolito, VII, XXXV) ke Jesuo estis simila homa estulo (psilos anthropos) fariĝinta Kristo en la momento de la baptiĝo en la rivero Jordano. Papo Viktoro la 1-a, lin ekskomunikis, sed lia sekto daŭrigis prosperi.

Hipolito el Romo informas ke ili diskutis en Romo pri la sanktaj tekstoj per silogisma metodo. Ili admiris Eŭklidon, Aristotelon, Teofraston kaj Galenon.Ili , eble influita de tiuj scienculoj kaj filozofoj, kreis al si kriteriojn per kiuj ili "amendis" la sanktajn tekstojn, sed iliaj versioj malsamis inter si. Iuj negis la leĝon kaj profetojn; ili, kiel jam Markiono, rifuzis la tutan malnovan testamenton. Teodoto la monŝanĝito, kolego de Teodoto el Bizancio, aldonis, interalie, ke Melkizedeko estis ĉiela potenco, savanto de la anĝeloj ktp. (vidu en la hipolitaj Philosophumena kaj en la perdita sed citita de diversaj aŭtoroj Syntagma.</ref>

La sekto eble estingiĝis duone de la 3-a jarcento. Monarkianismo de Fotino el Sirmione funde estis simila la tiu de Teodoto. Ĝi lasis spurojn nur en la libroj de Hipolito]].

Modalisma monarchianismo[redakti | redakti fonton]

La Monarkiananoj origine estis modalistaj nome ili akrigis la unuecon de la Patro kaj de la Filo ĝis igi ilin unika Persono; tiamaniere, la Personoj de la Triunuo reduktiĝis al simplaj energioj aŭ aspektoj (modoj) de la dia naturo: Dio Patro aperis sur la tero kiel Filo; pro tiu motivo ŝajnis, al iliaj oponantoj, ke la monarkiananoj allasu ke la suferanto (sur la kruco, ekzemple, estus la sama Patro: kaj en okcidento ili estis kromnomataj patripasianoj, dum en oriento sabelianoj (el Sabelio, libia teologo).

= Historia skizo pri Modalismo[redakti | redakti fonton]

Modalismo estis, eble, ellaborita de Noeto episkopo de Smirno (kaj ne Efeso kiel subtenis Epifanio el Salamis). Laŭ iuj aŭtoroj, male, la vera aperiganto de modalismo estus Praksea kiu estis objekto de akra kritiko flanke de Tertuliano ĉar oponanto de montanismo. Ĉiukaze, Noeto elektis por si la nomon Moseo kaj por sia frato Aaron. Kiam li estis akuzata pri la instruo laŭ kiu la Patro suferis en la kruco, li negis, sed, post kiam al lia doktrino adheris iuj disĉiploj, li estis denove enketita kaj forigita el eklezia komunumo de Smirno (200). Tuj post li mortis sed ne ricevis oficialan kristanan entombigon. [2]

Aperis en Romo, nemulte post la morto de Noeto, Praksea kaj ties disĉiplo Epigono. Dekomence ili estis amike akceptitaj de papo Viktoro la 1-a kaj do de papo Zefireno eble ĉar modalistoj estis energiaj oponantoj de montanismo. Sed baldaŭ la rilatoj estis damaĝita jen jen ide lia doktrino kaj jen de la diskutoj kun la montanistoj. La disputoj komplikiĝis pro la miksiĝo de aliaj personoj portantaj ideojn iom malmamaj sed akrigantaj la lukton. [3]

Fine ankaŭ modalismo estis kondamnita, per ekskomuniko, de papo Kaliksto la 1-a (220 por Sabelio) kaj en diversaj koncilioj de la 4-a jarcento.

Tiu herezo etendis siajn spurojn ĝis la 5-a jarcento.

Teologio[redakti | redakti fonton]

La triunua teologio kaj kristologio ĉe al antaŭniceanaj ortodoksaj aŭtoroj estis esprimitaj per lingvaĵo multe neklara. La simpla instruo de la tradicio estas helpata, foje, per kelkaj filozofiaj teorioj kiuj fakte ĝin klarigis kaj malklairigis. Ne klaris ĉu la Logoso estis sameterna kun la Patro kaj ĉu li kunkreis kun la Patro. Ne klaris ankaŭ kiam la Logoso estis generita. Aŭ almenaŭ pri tiaĵoj ne estis montrata bezono de plia klareco. Nur la aleksandrianoj parolis eksplicite pri eterna origino de la logoso-filo. Oni limiĝis rifuzi aŭ kondamni doktrinojn kiuj, fakte, senvole kontribuis al la precizigo de la kristana doktrino poste konfirmita en la grandaj ekumenaj koncilioj..

Jam Justino Martiro sin montris informita pri kristanoj kiuj identigis la Patron kun Filo (Apol., I, 63; Dial., ĈXVIII). En la Paŝtisto de Hermaso, kiel en Teodoto el Bizancio la Filo ne sufiĉe distingiĝas el la Sankta Spirito]].

Iuj parolis pri la Patro kiel Spirito kaj pri la Filo kiel karno.

La fama tertuliana difino pri la Triunuo tres personae, una substantia (tri personoj, unusola substanco) estis interpretita (ĉe Sabelio, ekzemple,) kiel tri manieroj aŭ aspektoj de la sama persono.

Entute ŝajnas, laŭ hodiaŭaj esploristoj, ke la rilatoj inter la tri personoj elstariĝis pli per la neadoj de la herezaj doktrinoj ol per doktrina oficiala klareco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adversos Praxean, x.
  2. Tertuliano lin mokadis kiel subtenanton ke la heraklita teorio de la unuiĝo de la kontraŭoj utilas por subteni ke Dio estas kaj nevidebla.
  3. Intertempe Tertuliano verkis Contra Praxean, per kiu li malkaŝis jen la eraron de Praksea kaj ties supozitaj kaŭzoj de la opon al montanismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]