Monarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monarĥismo estas ŝtatteoria pozicio favore al monarkio, heredebla aŭ elektita reĝo, imperiestro. Kontraŭe al la diktaturo, la akirita pozicio estas heredebla laŭleĝe. Tiu politika doktrino historie komencas akre batali en Eŭropo kiam la unuaj respublikoj (franca, sed ne nur) disvastigas siajn ideologiojn favore al neheredaj politikaj raktoj dum la 19a jarcento. Tiele oni reuzas jam antikvajn kialilojn (dia elekto, superklasa situo ktp.) por subteni la rajtojn de reĝaj familioj ĉu kontraŭ respublikaj proponoj ĉu kontraŭ la pliiĝanta kresko de la tendencoj malpliigi la povon de la reĝoj pere de konstitucioj, parlamentoj kaj elektitaj reprezentantoj kiuj siavice elektu la registarojn.

La ideon de la monarĥismo apogas la monarĥistoj, el kiuj plej gravaj estis: