Monasterio de Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monasterio de Vega
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47688
Demografio
Loĝantaro 81  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 5° 11′ U (mapo)42.23-5.1808333333333Koordinatoj: 42° 14′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Monasterio de Vega (Provinco Valadolido)
Monasterio de Vega (Provinco Valadolido)
DEC
Monasterio de Vega
Monasterio de Vega
Situo de Monasterio de Vega
Monasterio de Vega (Hispanio)
Monasterio de Vega (Hispanio)
DEC
Monasterio de Vega
Monasterio de Vega
Situo de Monasterio de Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monasterio de Vega [+]
vdr

Monasterio de Vega [monasTErjo deBEga] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Monasterio de Vega estas etimologie komprenebla kiel Monaĥejo de Valo.

Monasterio de Vega en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,9 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 89 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo (mudeĥara turo kaj gotika krucifikso) kaj la konvento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]