Monaĥejo de Sant Serni de Tavèrnoles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstera kap-loko de la kirko.

Sant Sadurní de Tavèrnoles, ankaŭ nomita Sant Serni de Tavèrnoles, estas benedikta abatejo situanta en periferio de vilaĝo Anserall, ĉefurbo de municipo Les Valls de Valira (Alt Urgell), 300m. norde el tiu ĉi vilaĝo, ĉe dekstra flanko de rivero Valira, kaj 3 kilometroj for de la Seu d'Urgell, survoje al Andoro; ĝi estis fermita en 1592. .

Historio[redakti | redakti fonton]

Flanka absido de la transepto de la kirko.

Cenobitejo de visigota kaj episkopa deveno. Unuaj historiaj datenoj konataj estas de fino de 8a jarcento, pro la adoptisma herezo aŭ feliksa herezo elpensita de ĝia abato Felikso kaj apogita de toleda episkopo Elipando, primaso de la visigota eklezio. Malgraŭ tio ĉi, la origino de tiu ĉi monaĥejo ne estas tre klara ĉar monaĥoj kelkfoje falsis dokumentojn por ricevi papajn avantaĝojn. Inter ĉiuj dokumentoj falsitaj en Sant Serni troviĝas falsa buleo emisiita de Leon la 3a. Felikso, abato de Tavèrnoles kaj samtempe episkopo de Urgel, estis persekutita kaj eksigita de Karlomagno.

En la jaro 815 la monaĥejo ricevis kelkajn donacojn de la flanko de la grafoj de Urgel kaj de Cerdaña. Ili fondis la monaĥejon de Sant Salvador de la Vedella (en la regiono Berguedà) kaj tiu de Sant Pere de Casserres. En la jaro 1019, restis sub ĝia kuratoreco la monaĥejo de Sant Llorenç de Morunys, ekde kiam oni nomumis saman abaton por ambaŭ monaĥejoj. Dum la plej grandioza tempo de la monaĥejo, en la 11a jarcento, ĝiaj posedaĵoj etendiĝis de Berguedá ĝis Andoro, inkludante el Pallars Jussá kaj la Cerdaña. Ankaŭ ĝi havis posedaĵojn en Kastilio kaj Aragono.

Nova kirko estis konsekrita la 17an de januaro de la jaro 1040 de la episkopoj Eribau de Urgel kaj Arnulfo de Ribagorza. Ĝi estis konsekrita honore al Virgulino kaj al sanktuloj Miguel kaj Saturnino. Guillermo estis la tiama abato kaj al konsekra ceremonio venis diversaj eminentuloj de tiu epoko, kiel la grafoj de Urgel, la episkopoj de Narbona kaj de Arles kaj la episkopoj de Elna, Béziers, Ĝirono kaj Tolosa de Lengadòc. En dokumento de konsekro oni mencias la posedaĵojn de la monaĥejo kaj aperas referenco al benedikta ordeno sekvita de monaĥoj.

En 1099 la papo Urbano la 2a konsentis al monaĥejo buleon de imuneco. La grandiozeco de Sant Serni daŭris ĝis fino de 13a jarcento. Ĝia lasta abato estis Onofre Ferrer kiu forpasis en 1584. Kvankam la monaĥejo ankoraŭ aktivis sen abato, per kongregacio de du monaĥoj, finfine ĝi estis sekularigita kaj fermita laŭ ordono de la papo Klemento la 8-a en 1592. La enspezoj de la monaĥejo turniĝis en profiton de la seminario de la Seu d'Urgell kaj en cenobitejo oni instalis vikariejon.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de navoj de la kirko.

De unua epoko nur restas la kap-loko de la kirko kun absido orientita al oriento. Ankaŭ konserviĝas la transepto kiu estas finita per absidetoj. Oni scias, ke ĝi posedis tri navojn malgraŭ ke ili ne konserviĝis tute. Ankoraŭ oni povas vidi cirklo-forman bazon kaj grandan parton de la origina sonorilturo. De la klostro situinta ĉe suda flanko restas neniu vestiĝo; oni diras, ke ĝi estis ĝemela al tiu de la Katedralo Sankta Maria de Urgel.

Kelkaj kapiteloj troviĝas en Barcelono kaj en Usono tial, ke oni vendis ilin al kolektanto; en Nacia Muzeo de Arto de Katalunio oni konservas, inter aliaj eroj, kapitelojn, baldakenon kaj altar-tukon de 12a jarcento kie oni reprezentas naŭ episkopojn kun aŭreoloj, kaj en la katedralo de la Seo de Urgel restas kelkaj dokumentoj, inter ili la abateja registro.

En 1971 oni faris partan restarigon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • NOGUÉS i ESTANY, Josep "Història del monestir de Sant Sadurní de Tavèrnoles, Barcelona 1973 ISBN 84-400-5849-7
  • NOGUÉS i TORRE, Josep Maria "Els benedictins a Tavèrnoles-Anserall" Lleida 2011 ISBN 978-84-615-1480-9
  • PLADEVALL i FONT, Antoni Els monestirs catalans, Ediciones Destino, Barcelona, 1970 ISBN 8423305112