Moncalvillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moncalvillo
municipo en Hispanio • loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 09691
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 3° 12′ U (mapo)41.954444444444-3.199375Koordinatoj: 41° 57′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 054 m [+]
Areo 26,76 km² (2 676 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moncalvillo (Provinco Burgoso)
Moncalvillo (Provinco Burgoso)
DEC
Moncalvillo
Moncalvillo
Situo de Moncalvillo
Moncalvillo (Hispanio)
Moncalvillo (Hispanio)
DEC
Moncalvillo
Moncalvillo
Situo de Moncalvillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moncalvillo [+]
vdr

Moncalvillo [monkalBIljo] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Moncalvillo estas komprenebla kiel Kalva Monteto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
La preĝejo.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn ekde la 1940-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 68 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La teritorio estas inter Castrillo de la Reina, Cabezón de la Sierra, Palacios de la Sierra kaj Rabanera del Pinar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La termino Moncalvillo derivas el apuda monto en kies pinto malabundas la vegetaĵaro nomita La Calvilla (Kalvaĵeto). Tiu loknomo Moncalvillo estas ankaŭ de aliaj lokoj kiel en la provinco Kvenko loĝloko Moncalvillo de Huete kaj en Rioĥo la montaro Sierra de Moncalvillo. En ĉiuj koincidas la geografia tialo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo, tomboj, lavejo kaj hufumejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]