Moncerato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flago de Moncerato
la situo de Moncerato

Moncerato, nacilingve Montserrat, estas teritorio nuntempe dependa de Britio en la Kariba Maro. La origine katalunlingvan nomon ĝi ricevis memore al la monto aŭ pli ekzakte montaro Montserrat en Katalunio, Eŭropo. Geografie ĝi apartenas al la Deventaj Insuloj.

Plimuto (Plymouth) post la vulkaneksplodo

Depost 1992 la karibia insulo suferis serion de tertremoj. En 1995 okazis vulkaneksplodo, kiu detruegis la ĉefurbon Plimuto kaj grandan parton de la insulo.

  • Landkodo: MS.
  • Nacia nomo: The Colony of Montserrat.
  • Areo: 104 km²
  • Loĝantaro: 12 mil.
  • Administra centro: Plimuto (oficiale, fakte post la detrua vulkaneksplodo la administrado okazas en Bradeso).
  • Lingvoj: angla, kreola.

Ekonomio

Moncerato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun ses aliaj karibiaj ŝtatoj kaj plia transmara teritorio de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.