Monda ĉampionado pri akvosporto 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda ĉampionado pri akvosporto 2011
FINA World Aquatics Championships
Branĉoj • water polo at the 2011 World Aquatics Championships
• swimming at the 2011 World Aquatics Championships
• open water swimming at the 2011 World Aquatics Championships
• diving at the 2011 World Aquatics Championships
• synchronised swimming at the 2011 World Aquatics Championships vd
Lando Popola Respubliko Ĉinio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Monda Ĉampionado pri Akvosporto 2011
emblemo de la Monda Ĉampionado pri Akvosporto 2011
loko Ŝanhajo (Ĉinio)
partoprenantaj naciaj teamoj 70
partoprenantaj atletoj 1149
disciplinoj 66
malfermo la 16-an de julio 2011
fermo la 31-an de julio 2011

La Monda ĉampionado pri akvosporto 2011 okazis inter la 16-a kaj la 31-a de julio 2011 en la ĉina urbo Ŝanhajo.

La internacia federacio de naĝado neprofesia (france Fédération Internationale de Natation Amateur, FINA) la 23-an de marto 2007 decidis okazigi la ĉampionadon en Ĉinio. La kandidatiĝo de Ŝanhajo venkis en la decida voĉdono kontraŭ konkurenca propono el Doho (Kataro). Antaŭ tio ankaŭ Durban (Sud-Afriko), Madrido (Hispanio), San-Francisko (Usono), Seulo (Sud-Koreio) kaj la japana federacio de naĝado - sen nomi konkretan urbon por la ĉampionado - montris sian intereson okazigi la eventon. Ĉinio tiel unuafoje iĝis gastiganta nacio de la monda ĉampionado pri akvosporto.

medaltabelo (post ĉiuj 66 disciplinoj)
rango ŝtato oro arĝento bronzo sume
1  Usono 17 6 9 32
2  Ĉinio 15 13 8 36
3  Rusio 8 6 4 18
4  Brazilo 4 - - 4
5  Italio 3 4 2 9
6  Britio 3 3 - 6
7  Aŭstralio 2 10 4 16
8  Francio 2 4 5 11
9  Nederlando 2 1 3 6
10  Grekio 2 1 1 4
11  Danio 2 1 - 3
12  Germanio 1 3 9 13
13  Svedio 1 1 - 2
14  Hungario 1 - 4 5
15  Belorusio 1 - - 1
 Bulgario 1 - - 1
 Norvegio 1 - - 1
 Sud-Koreio 1 - - 1
  Svislando 1 - - 1
20  Kanado - 4 3 7
21  Japanio - 4 2 6
22  Hispanio - 1 5 6
23  Pollando - 1 - 1
 Serbio - 1 - 1
25  Sud-Afriko - - 3 3
26  Meksiko - - 2 2
27  Kroatio - - 1 1
 Ukrainio - - 1 1
sume 68 64 66 198