Monda Bicikla Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Bicikla Tago estas internacia tago kan okazas la 3-an de junio. Ĝi estis aprobita la 12-an de aprilo 2018 kiel UN-a oficiala Tago por konscii pri diversaj sociaj avantaĝoj de uzo de biciklo por transporto kaj libertempo. [1] [2] Post anonco, ĝenerala sekretario de Eŭropa Bicikla Federacio Bernhard Ensink, deklaris: "biciklado estas fonto de sociaj, ekonomiaj kaj mediaj avantaĝoj - kaj tio kunigas homojn. WCA (World Cycling Alliance) kaj FEC ege ĝojas pri ĉi tiu deklaro. Ĉi tiu UN-deklaro estas agnosko de kontribuo de biciklado al la Daŭripovaj Celoj."

Kampanjo[redakti | redakti fonton]

Leszek Sibilski gvidis kampanjon antaŭenigi UN-Rezolucion por Monda Bicikla Tago, fine gajnante subtenon de Turkmenio kaj aliaj 56 landoj. [3] La emblemo de la Monda Bicikla Tago estis desegnita de Isaac Feld kaj la akompanan karikaturan filmeton faris profesoro John E. Swanson. [4] [5] [6] Ĝi prezentas biciklantojn diversspecajn pedalantajn ĉirkaŭ la mondo. Malsupre en la allogbildo estas la Kradvorto # June3WorldBicycleDay . [7] La ĉefa mesaĝo estas montri, ke biciklo apartenas kaj servas tutan homaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.un.org/press/en/2018/ga12008.doc.htm
  2. [1]
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4]
  6. Hernandez, Shinta, kaj Katie Torkashvan, eldonistoj.
  7. [5]