Monda Federacio de Demokratia Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Emblemo MFDJ.png

La socialisme orientita Monda Federacio de Demokratia Junularo - ruse Всемирная федерация демократической молодёжи, germane Weltbund der Demokratischen Jugend, angle World Federation of Democratic Youth kaj hispane Federación Mundial de la Juventud Democrática - estas politika ligo de junularaj asocioj, kiu aparte gravis dum la tempo de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1989 respektive 1991, kiam ĝi grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la Orienta Bloko kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el okcidentaj landoj, kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de Sovetunio. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la Orienta Bloko, malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la internacia federacio, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de Nazia Germanio estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.

La federacio fondiĝis la 10-an de novembro 1945 kadre de monda junulara konferenco en Londono, kaj baldaŭ agnoskiĝis kiel neregistara organizaĵo kunlabora kun la Unuiĝintaj Nacioj. Celo de la junulara federacio estis la renkontigo de junuloj el ĉiuj partoj de la mondo por interxanĝo de opinioj kaj spertoj, por diskuto kaj komuna lukto kontraŭ rasismo, faŝismo kaj militismo, kaj por paco kaj interŝtata solidareco.

Inter la jaroj 1989 kaj 1991, kiam disfalis Sovetunio kaj la sovetunie kontrolita Orienta Bloko, la federacio perdis la ŝtatan subtenon de tiuj landoj kaj la multajn membrojn de la amasaj ŝtataj junularaj organizaĵoj en tiuj landoj, sed kontraste al Sovetunio ne malfondiĝis, sed pluagadas sen la premo esti konsiderata ŝtata politika instrumento: Laŭ popraj informoj de la federacio dum la jaro 2007 en ĝi membris 185 organizoj, kiuj reprezentis pli-malpli 30 milionojn de junuloj. kaj kiuj grandparte estas komunismesocialisme orientitaj respektive reprezentas naciajn aŭ kontraŭkoloniismajn liberigajn movadojn.

La federacio plu estas la ĉefa organizanto de la neregule okazanta Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro. La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro 1947 en Prago. Okaze de la 60-jara jubileo en Karakaso organiziĝis granda festo.[1]

Post la kolapso de Sovetunio kaj la komunismaj reĝimoj en pluraj najbaraj ŝtatoj dum la jaroj 1990 kaj 1991 la federacio, kiel jam skizite, preskaŭ komplete kolapsis, kaj estis relative granda paŭzo, ĝis dum la jaro 1997 unuafoje estis plia Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en la socialisma respubliko Kubo.

Plej alta organo de la federacio estas la ĝenerala kunveno (ĝis la jaro 1957 nomata "monda kongreso"), kiu kunvenas ĉiun trian jaron.

Membraj organizoj

Afriko

  •  Angolo: Juventude do Movimento Popular da Libertação de Angola (junulara sekcio de la Movado Popola por Liberigo de Angolo, MPLA)
  •  Eritreo: Nacia Unio de Eritrea Junularo kaj Studentaro
  •  Mozambiko: Organização da Juventude Mozambicana (junulara sekcio de la organizo FRELIMO)
  • {{{1 Namibio: SWAPO Youth League (junulara sekcio de la movado South-West Africa People's Organisation)
  •  Okcidenta Saharo: Unión de Juventud de Saguia el Hamra y Río de Oro (junulara sekcio de la organizo Polisario Front)
  •  Senegalo: Mouvement de la Jeunesse Démocratique (junulara sekcio de la Democratic League - Movement for the Labour Party
  •  Senegalo: Union de la Jeunesse Démocratique Alboury Ndiaye (junularo de la Partio de Sendependeco kaj Laboro)
  •  Sud-Afriko: African National Congress Youth League (junulara sekcio de la African National Congress)
  •  Sud-Afriko: South African Student Congress
  •  Sudano: Sudana Junulara Unio (junulara sekcio de la Sudana Komunista Partio)
  •  Tanzanio: Umoja Wa Vijana (junulara sekcio de la organizo Chama Cha Mapinduzi)
  •  Zambio: United National Independent Party Youth League (junulara sekcio de la partio United National Independence Party)
  •  Zimbabvo: ZANU-PF Youth League, bwe (junulara sekcio de la organizo Zanu-PF)

Azio kaj Oceanio

  •  Aŭstralio: Resistance (junulara sekcio de la partioj Democratic Socialist Perspective kaj Socialist Alliance)
  •  Bangladeŝo: Bangladesh Students Union (studentoj de la Komunista Partio de Bangladeŝo)
  •  Bangladeŝo: Bangladesh Youth Union (junulara sekcio de la Komunista Partio de Bangladeŝo)
  •  Barato: All India Students Federation (studentoj de la Communist Party of India)
  •  Barato: All India Youth Federation (junulara sekcio de la Communist Party of India)
  •  Barato: Democratic Youth Federation of India (junulara sekcio de la marksisma Communist Party of India, samnoma kiel la supra partio)
  •  Barato: All India Youth League (junulara sekcio de la All India Forward Bloc)
  •  Barato: Revolutionary Youth Front (junulara sekcio de la Revolutionary Socialist Party de Barato)
  •  Butano: Demokratia Junularo de Butano
  •  Butano: Studenta Unio de Butano
  •  Birmo: Tutbirma Studenta Demokratia Fronto
  •  Birmo: Tutbirma Studenta Ligo
  •  Nord-Koreio: Socialista Junulara Ligo Kim Il Sung (junulara sekcio de la Partio de Laboro Koreio)
  •  Irano: Tudeh-Junularo (junulara sekcio de la Tudeh-Partio de Irano)
  •  Japanio: Demokratia Junulara Ligo de Japanio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Japanio)
  •  Japanio: Japana Ligo de Socialista Junularo
  •  Japanio: Korea Junulara Ligo en Japanio
  •  Sud-Koreio: Hanchongryun, 7-a periodo (Sud-Korea Federacio de Studentaj Konsilioj)
  •  Laoso: Unio de la Popola Revolucia Junularo de Laoso (junulara sekcio de la Revolucia Popola Partio de Laoso)
  •  Nepalo: All Nepal National Free Students Union (studentoj de la Unuiĝinta Marksisma-Leninisma Komunista Partio de Nepalo)
  •  Nepalo: Democratic National Youth Federation (junulara sekcio de la Unuiĝinta Marksisma-Leninisma Komunista Partio de Nepalo)
  •  Nepalo: Nepal National Youth Federation (junulara sekcio de la Unuiĝinta Komunista Partio de Nepalo)
  •  Pakistano: Pashthoonkhwa Students Organisation
  •  Filipinoj: ANAKBAYAN
  •  Srilanko: Communist Youth Federation (junulara sekcio de la Komunista Partio de Sri-Lanko)
  •  Srilanko: Socialist Students Union (studentoj de la partio Janatha Vimukthi Peramuna)
  •  Srilanko: Socialist Youth Union (junulara sekcio de la partio Janatha Vimukthi Peramuna)
  •  Vjetnamio: Komunista Junulara Unio Ho Chi Minh (junulara sekcio de la Komunista Partio de Vjetnamio)
  •  Vjetnamio: Vjetnamia Junulara Federacio

Eŭropo

  •  Armenio: Komunista Junulara Ligo de Armenio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Armenio)
  •  Aŭstrio: Kommunistische Jugend Österreichs - Junge Linke (KJÖ, "Komunista Junularo de Aŭstrio - Junaj Maldekstruloj")
  •  Azerbajĝano: Komunista Junulara Ligo de Azerbajĝano (junulara sekcio de la Komunista Partio de Azerbajĝano)
  •  Belorusio: Leninista-Komunista Junulara Unio de Belarusio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Belarusio)
  •  Britio: Young Communist League ("Ligo de Junaj Komunistoj", junulara sekcio de la Communist Party of Britain)
  •  Britio: Young Socialists (junulara sekcio de la Komunista Ligo (Communist League) de 1998)
  •  Bulgario: Bulgara Socialista Junulara Unio
  •  Ĉeĥio: Komunistický Svaz Mládeže (junulara sekcio de la Komunista Partio de Bohemio kaj Moravio)
  •  Danio: Kommunistisk Parti i Danmark - Ungdom (junulara sekcio de la Komunisma Partio en Danio)
  •  Finnlando: Kommunistinen nuorisoliitto ry
  •  Francio: Mouvement de la Jeunesse Communiste de France (junulara sekcio de la Komunista Partio de Francio)
  •  Germanio: Sozialistische Deutsche Arbeiterjugend (SDAJ)
  •  Germanio: Freie Deutsche Jugend (la eksa ŝtata junulara organizo de GDR)
  •  Grekio: Komunista Junularo de Grekio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Grekio)
  •  Hispanio: Collectivos de Jovenes Comunistas de España (junulara sekcio de la Partido Comunista de los Pueblos de España)
  •  Hispanio: Unión de Juventudes Comunistas de España (junulara sekcio de la Komunista Partio Spaniens)
  • Katalunio (Hispanio): Col·lectius de Joves Comunistes - Joventut Comunista (junulara sekcio de la Partit dels i les Comunistes de Catalunya)
  •  Hungario: Baloldali Front - Kommunista Ifjúsági Szövetség (junulara sekcio de la Laborista Partio de Hungario)
  •  Irlando: Connolly Youth Movement (junulara sekcio de la Komunista Partio de Irlando)
  •  Irlando: Workers Party Youth' (junulara sekcio de la Laborista Partio de Irlando)
  •  Italio: Giovani Comuniste e Comunisti (junulara sekcio de la Komunista Refondita Partio)
  •  Italio: Federazione Giovanile Comunisti Italiani (junulara sekcio de la Partio de Italaj Komunistoj
  •  Kartvelio: Komunista Junulara Ligo de Kartvelio
  •  Kipro: Unuiĝinta Demokratia Junulara Organizo (junulara sekcio de la partio AKEL)
  •  Portugalio: Juventude Comunista Portuguesa (junulara sekcio de la Portugala Komunista Partio)
  •  Rusio: Союз коммунистической молодёжи Российской Федерации, Russland (junulara sekcio de la Komunista Partio de la Rusia Federacio)
  •  Slovakio: Socialistický Zväz Mladých (junulara sekcio de la Komunista Partio de Slovakio)
  •  Svedio: Sveriges Kommunistiska Ungdomsförbund (junulara sekcio de la Komunista Partio de Svedio)

Nordameriko

  •  Kanado: Young Communist League of Canada (junulara sekcio de la Communist Party of Canada)
  •  Usono: Young Communist League, USA (junulara sekcio de la Communist Party de Usono)
  •  Usono: Young Socialist Alliance (junulara sekcio de la Socialist Workers Party de Usono)

Latinameriko kaj Karibio

  •  Argentino: Federación Juvenil Comunista (junulara sekcio de la Komunista Partio de Argentino)
  •  Barbado: League of Progressive Youth
  •  Brazilo: Juventud Comunista de Bolivia (junulara sekcio de la Komunista Partio de Bolivio)
  •  Brazilo: Juventude Revolucionaria 8 de Outubro (junulara sekcio de la Movado Revolucia 8-a de oktobro, MR-8)
  •  Brazilo: Juventude do PDT (junulara sekcio de la Demokratia Laborista Partio de Brazilo)
  •  Brazilo: Juventude do PMDB (junulara sekcio de la Partio de Movado por Demokratio en Brazilo, PMDB)
  •  Brazilo: União da Juventude Comunista (junulara sekcio de la Brazila Komunista Partio)
  •  Brazilo: União da Juventude Socialista (junulara sekcio de la preskaŭ samnoma Komunista Partio de Brazilo)
  •  Brazilo: Juventude Socialista Brasileira (junulara sekcio de la Brazila Socialistista Partio)
  •  Ĉilio: Juventudes Comunistas (junulara sekcio de la Komunista Partio de Ĉilio)
  •  Ekvadoro: Federación Estudiantes Universitarios
  •  Ekvadoro: Juventud Socialista Ecuatoriana (junulara sekcio de la Socialisa Partio de Ekvadoro)
  •  Grenado: Junulara Movado Maurice Bishop
  •  Gvatemalo: Juventud URNG (junulara sekcio de la partio URNG)
  •  Gujano: Guyana Youth and Students Movement
  •  Gujano: Walter Rodney Youth Movement
  •  Kolombio: Juventud Comunista de Colombia (junulara sekcio de la Komunista Partio de Kolombio)
  •  Kubo: Unión de Jóvenes Comunistas (junulara sekcio de la Komunista Partio de Kubo)
  •  Meksiko: Juventud Popular Socialista (junulara sekcio de la Popola Socialista Partio de Meksiko)
  •  Nikaragvo: Partido Socialista Nicargüense
  •  Paragvajo: Casa de la Juventud del Paraguay
  •  Peruo: Juventud Comunista Peruana (junulara sekcio de la Komunista Partio de Peruo)
  •  Salvadoro: Juventud del Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional (junulara sekcio de la Nacia Liberiga Fronto Farabundo Martí)
  •  Urugvajo: Juventud del Movimiento 26 de Marzo (junulara sekcio de la Movado 26-a de marto)
  •  Venezuelo: Juventud Comunista de Venezuela (junulara sekcio de la Komunista Partio de Venezuelo)

Arabio kaj Israelo

  •  Alĝerio: Union de la Jeunesse Algérienne (junulara sekcio de la Fronto Liberiga Nacia de Alĝerio, FLN)
  •  Alĝerio: Nacia Unio de Alĝeriaj Studentoj
  •  Barejno: Barejna Junulara Asocio "al-Ŝebiba" (junulara sekcio de la Demokratia Progresema Tribun(ej)o - Barejno)
  •  Egiptio: Unio de la Progresema Junularo de Egiptio (junulara sekcio de la Progresema Nacia Uniisma Partio)
  •  Irako: Demokratia Junulara Federacio de Irako (junulara sekcio de la Iraka Komunista Partio)
  •  Irako: Ĝenerala Unio de la Studentoj en la Iraka Respubliko
  •  Israelo: Juna Komunista Ligo de Israelo (junulara sekcio de la Komunista Partio de Israelo)
  •  Libano: Unio de la Libana Demokratia Junularo (junulara sekcio de la Libanesische Komunista Partio)
  •  Libio: Ĝenerala Unio de Jamahiriya-Studentoj
  •  Maroko: Junularo de la Partio Istiqlal (junulara sekcio de la Partio Istiqlal)
  •  Maroko: USFP Jeunesse Ittihadiya (junulara sekcio de la Socialista Unio de Popolaj Fortoj)
  •  Maroko: Jeunesse Socialiste (junulara sekcio de la Partio de Progreso kaj Socialismo)
  •  Palestino: Ĝenerala Unio de Palestinaj Studentoj
  •  Palestino: Palestinia Demokratia Junulara Unio (junulara sekcio de la Demokratia Fronto por Liberigo de Palestino)
  •  Sirio: Unio de la Demokratia Junularo de Sirio - Ĥaled Baghdaŝ (junulara sekcio de la Komunista Partio de Sirio)

Eksaj membraj organizoj

  •  Afganio: Demokratia Junulara Organizo de Afganio
  •  Argentino: Juventud Intrasigente Argentina
  •  Argentino: Juventud Socialista Autentica
  •  Aŭstralio: Eureka Youth League
  •  Belgio: Graffiti Jeugendsdienst'
  •  Belgio: Jeunesse Communiste de Belgique
  •  Bolivio: Confederación Universitaria Boliviana
  •  Brazilo: Juventude do PCB
  •  Bulgario: Dimitrovski Komsomol
  •  Ĉeĥoslovakio: Svaz Mládeže
  •  Ĉilio: Juventud de la Izquierda Cristiana de Chile
  •  Ĉilio: Juventud del MIR
  •  Ĉilio: Juventud Rebelde Miguel Enríquez
  •  Ĉilio: Unión de Jóvenes Socialistas
  •  Dominika Respubliko: Juventud Revolucionaria Dominicana
  •  Dominika Respubliko: Unión Democrática Orlando Martínez
  •  Ekvadoro: Departamento Juvenil del Central de Trabajadores de Ecuador
  •  Ekvadoro: Juventud Comunista de Ecuador
  •  Ferooj: Færøske Socialister
  •  Finnlando: Demokratia Junulara Ligo de Finnlando
  •  Finnlando: Finnlanda Unio de Demokratiaj Pioniroj
  •  Germanio: Sozialistischer Jugendverband Karl Liebknecht, okcidenta Berlino
  •  Grekio: Greek Communist Youth (Internal)
  •  Gvadelupo: Union de la Jeunesse Communiste Guadeloupe
  •  Francio: Union nationale des étudiants de france-Solidarité Etudiante
  •  Gvatemalo: Juventud Patriotica del Trabajo
  •  Gujano: Young Socialist Movement
  •  Haitio: Jeunesse Communiste de Haiti
  •  Honduro: Federación de la Juventud Comunista
  •  Hungario: Kommunista Ifjúsági Szövetség
  •  Islando: Revolucia Komunista Junulara Ligo
  •  Italio: Federazione Giovanile Comunista Italiana
  •  Jamajko: Young Communist League of the Workers' Party
  •  Kamboĝo: Popola Revolucia Junulara Unio de Kamboĝo
  •  Kanado: Young Communist League of Canada
  •  Kolombio: Federacion Juvenil Obrera''
  •  Kolombio: Juventud de la Alianza Nacional Popular''
  •  Kolombio: Juventud del Poder Popular''
  •  Kolombio: Unión Nacional de los Estudiantes Secundarios''
  •  Kolombio: Unión de Jóvenes Patriotas''
  •  Kostariko: Juventud del Pueblo Costarriquense
  •  Kostariko: Juventudes Patrióticas
  •  Kostariko: Juventud Vanguardista Costarriquense
  •  Luksemburgo: Jeunesse Communiste Luxembourgoise
  •  Martiniko: Union de la Jeunesse Communiste Martinique
  •  Meksiko: Frente Juvenil Revolucionario
  •  Meksiko: Juventud Socialista de los Trabajadores
  •  Mongolio: Revolucia Unio Junulara (REVSOMOL)
  •  Nederlando: Algemeen Nederlands Jeugd Verbond
  •  Nikaragvo: Juventud Sandista 19 de Julio
  •  Norvegio: Norges Kommunistiske Ungdomsforbund (junulara sekcio de la Komunista Partio de Norvegio)
  •  Panamo: Juventud del PRD
  •  Panamo: Juventud Popular Revolucionaria
  •  Paragvajo: Federación Juvenil Comunista de Paraguay
  •  Peruo: CGTP Sección Juvenil
  •  Peruo: Juventud Aprista Peruana
  •  Peruo: Juventud Mariateguista
  •  Pollando: Związek Socjalistycznej Młodzieży Polskiej
  •  Porto-Riko: Federación Universitaria para la Indpendencia
  •  Porto-Riko: Juventud Comunista de Puerto Rico
  •  Porto-Riko: Juventud Socialista de Puerto Rico
  •  Salvadoro: Asociación General de Estudiantes Universitarios de El Salvador
  •  San-Marino: Federazione Giovanile Comunista San Marino
  •  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj: Vanguard Youth Organization
  •  Srilanko: Congress of Sama Samaja Youth Leagues
  •  Srilanko: Federation of Communist and Progressive Youth
  •  Surinamo: National Youth Movement
  •  Svedio: Ung Vänster (1975-1992)
  •   Svislando: Jeunesse Communiste Suisse
  •  Urugvajo: Juventud Socialista del Uruguay
  •  Sovetunio: Komsomolo (Vseojusni Leninski Komunistitŝeski Sojus Molodjoŝi)
  •  Venezuelo: Juventud Socialista-MEP

neklara membra statuso

  •  Francio: Junularo de Komunista Renaskiĝo de Francio (junulara sekcio de la Partio de Komunista Renaskiĝo de Francio)
  •  Belgio: COMAC (junulara sekcio de la Laborista Partio de Belgio)
  •  Nederlando: Komunista Junulara Movado de Nederlando (junulara sekcio de la Nova Komunista Partio de Nederlando, NCPN)
  •  Kanado: Komunista Junulara Ligo de Kanado

Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la federacio greke "Weltfestspiele" - oficiala germanlingva paĝo de la Monda Festivalo