Monda Festivalo de Esperanto
Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) estas internacia tutmonda festivalo organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), tutsezone, ekde la 20-a de junio ĝis la 20-a de septembro 2020. Kadre de MondaFest' 2020 okazos la Virtuala Kongreso de Esperanto, krom aliaj aranĝoj, kiujn ĉiu esperantisto rajtas proponi kaj submeti al la aprobo de la organizantoj.[1]
Konkurso[redakti | redakti fonton]
Konkurso por elekto de emblemo de la evento estis lanĉita de UEA. La premio estas senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto ne estas membro.[2]
Programo[redakti | redakti fonton]
Inaŭguro[redakti | redakti fonton]
La inaŭguro pasis la 20an de junio kaj havis la sekvantajn pregramerojn:[3]
- Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
- Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
- Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
- 1-a Muzika interludo: JoMo
- Festivala temo: "UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo"
- Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
- Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
- Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
- Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Asista Ĝenerala Sekretario de UN
- Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
- 2-a Muzika interludo: Manno Montanna
- Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
- Muzika postludo: Joel Muhire, Amira Chun
Aranĝoj[redakti | redakti fonton]
Dum MondaFest' okazos jenaj aranĝoj:
- NASK 2020
- Internacia Junulara Kongreso 2020
- Somera Esperanto-Studado 2020
- Somera Esperanto-Programado 2020
- 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI 2020
- Virtuala Kongreso de Esperanto
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Laŭ komuniko de UEA en ties retejo.
- ↑ La espero floras: MondaFest’ 2020 ekhavas emblemon (retejo de Revuo Esperanto)
- ↑ Laŭ komuniko de UEA n-ro 888 [1].
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Ĝisdata programo troveblas en retejo de Eventa Servo