Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj
organizaĵo
Komenco 2003 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj (angle Cluster Munition Coalition mallongigita CMC) estas internacia Ne-registara organizaĵo kiu luktas kontraŭ la fabrikado, vendado kaj uzado de grapolbomboj. Ĝi anigas ĉirkaŭ 300 civilajn organizaĵojn el 80 landoj, inter ili, organizaĵojn aktivajn pri pacifismo kaj senarmiĝo, sekureco, humanitara helpo, Homaj rajtoj kaj Virinaj rajtoj.

CMC estis kreita en novembro de 2003, kiel reto de organizaĵoj, kiuj inkludas neregistarajn asociojn, religiajn grupojn kaj profesiajn organizaĵojn, kiel Amnesty International, Handicap International kaj Human Rights Watch, kune kun landaj specifaj agadgrupoj.

Sennacieca Asocio Tutmonda fariĝis membro de tiu koalicio, sekve al la decido de la 79-a Kongreso okazigita en Beogrado en 2006.

La agado de tiuj grupoj etendiĝas de la politika kampanjado ĝis la helpo al la viktimoj de tiuj armiloj. La ĉefa sukceso de la koalicio estis la akordo atingita fine de majo de 2008 en Dublino, fare de reprezentantoj de diversaj landoj, por malpermesi la fabrikadon kaj uzadon de tiuj armiloj. La sukceso estis parta, ĉar pluraj el la ĉefaj mondaj ŝtatoj ne ĉeestis aŭ ne ratifis la konvencion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]