Monda Nifo-Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Nifo-Tago (angle: World UFO Day) – festo celebrata ĉiujare la 2-an de julio (de 2001), memoriganta katastrofon de Nifo en Roswell en 1947.

Komence oni festis dufoje: la 24-an de junio, kiel Monda Tago de Nifo-Organizaĵo (angle: UFODO), datrevene de la unua raporto (1947) pri NeIdentigita Fluganta Objekto (angle UFO) kaj la 2-an de julio en datreveno de la Roswell-incidento de la sama jaro.

Haktan Akdogan, turka esploristo de Nifo, fondinto kaj prezidanto de esplorcentro en Istambulo (angle: Sirius UFO Space Sciences Research Center, 1997), direktoro de estraro de Internacia Kongreso de Nifo (angle: International UFO Congres, IUFOC) en Nevado (Usono), organizanto de internaciaj nifologiaj konferencoj (1999-2001), publikigis deklaron en 2001 por ĉiuj organizaĵoj, esploristoj kaj kredantoj pri Nifo en la mondo, por ke oficiala tago de la komuna celebrado de Monda Nifo-Tago estu la 2-a de julio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]