Monda Organizaĵo pri Turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Organizaĵo pri Turismo
ONU Turismo
emblemo
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 1-a de novembro 1975 vd
Geografia situo 40° 27′ 37″ N, 3° 41′ 29″ U (mapo)40.4604-3.6913Koordinatoj: 40° 27′ 37″ N, 3° 41′ 29″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Monda Organizaĵo pri Turismo (Madrido)
Monda Organizaĵo pri Turismo (Madrido)
DEC
Monda Organizaĵo pri Turismo
Monda Organizaĵo pri Turismo
Map
Monda Organizaĵo pri Turismo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Zurab Pololikashvili vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) aŭ angle World Tourism Organization (WTO) estis fondita dum 1925, en Hago (Nederlando), cele helpi turismon. Ĝi ligiĝis oficiale al la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1976, kiam ĝi transformiĝis al plenuma agentejo de la PUND. En 1977 oni subskribis traktaton, kiu oficialigis la kunlaboradon kun Unuiĝintaj Nacioj, estante speciala ento ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj ekde 2003. Ĝi havas sidejon en Madrido, Hispanio. De tiam, la oficiala mallongigo estas UNWTO (anglalingve: United Nations World Tourism Organization). Ĝi nun grupigas 157 membro-ŝtatojn. Plie membras en ĝi proksimume 500 ligitaj membroj[1], kiuj reprezentas la privatan sektoron, edukajn instancojn, turismajn asociojn kaj lokajn turismajn aŭtoritatojn, ne-registarajn organizajojn, kies agadoj iel ligiĝas al turismo, komercajn kaj ne-komercajn firmaojn iom ligitajn al turismo ». UNWTO estas la plej granda ne-ŝtata establo, pli granda ol Universala Poŝta Unio kaj Interpol, la tutmonde aktiva polico.

Moto[redakti | redakti fonton]

Turismo estas riĉiĝo kaj fruktodona agado por personoj, por familioj, por komunumoj, por la lando kaj por la tuta mondo.

Tiu ĉi estas la esenca mesaĝo, malfacila kaj rekta, de la nova kampanjo, per kiu la Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) volas krei konsciencon pro la profitaro, kiun turismo povas generi por la vivo, la kulturo kaj la ekonomio aŭ, alimaniere dirite, por la socio en ĉiu sferoj de la vivo.

Organoj de la WTO[redakti | redakti fonton]

Ili estas jenaj:

La Ĝenerala Asembleo[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Asembleo estas la supera organo de la Organizaĵo. En la Asembleo kunsidas en ordinara sesio, ĉiun duan jaron, la delegitaro de la plenrajtaj Membroj kaj de la Asociaj Membroj, krom la reprezentantoj de la Aliĝintaj Membroj, tio estas la membroŝtatoj de MOT.

Temas pri la plej grava institucio de altrangaj funkciuloj kaj de elstaraj reprezentantoj de la privata sektoro de la tuta mondo.

Antaŭaj kunsidoj ([2]:

La Sekretariado[redakti | redakti fonton]

  • Ĝenerala Sekretario:
    • Francesco Frangialli (Italio) reelektita Ĝenerala Sekretario dum la Ĝenerala Asembleo de Seulo (Koreio)/Osako (Japanio) pot tria mandato de kvar jaroj ĝis 2009.
      • Kunlabora Ĝenerala Sekretario: Taleb Rifai (Jordanio) enposteniĝis la 13-an de februaro 2006, kiam anstataŭigis na Dawid de Villiers (Sudafriko)
      • Helpanto de la Ĝenerala Sekretario: Geoffrey Lipman (Britio)
    • Taleb Rifai (Jordanio) enposteniĝis dum ok jaroj de 2010 ĝis 2017.

La Ekzekutivo[redakti | redakti fonton]

La Ekzekutiva Konsilio konsistas el 26 membroj elektitaj de la Ĝenerala Asembleo oor 4 jaroj.

Monda Tago de Turismo[redakti | redakti fonton]

La Monda Tago de Turismo celebriĝas ĉiun 27-an de septembro ekde 1980, sed ĝi havas kiel sidejon diversan landon ekde 1998. En la 12a Pintokunveno de Istambulo (Turkio), oni decidis, ke ĉiujare unu diferenca lando gastu la celebron de la "Monda Tago de Turismo", kompreneble ene de la ŝtatoj, kiuj estas membroj de la MOT.

En la 15a Pintokunveno de Pekino, Ĉinio oni decidis la rondiron geografia de la Monda Tago de Turismo ekde 2006, kiu komencis tiujare de 2006 por Eŭropo; 2007 por Suda Azio, 2008 por Ameriko, 2009 por Afriko.

  • 1998: Meksikio,
  • 1999: Ĉilio,
  • 2000: Germanio,
  • 2001: Irano,
  • 2002: Kostariko,
  • 2003: Arĝelio,
  • 2004: Malajzio,
  • 2005: Kataro,
  • 2006: Portugalio,
  • 2007: Sri-Lanko,
  • 2008: Peruo,
  • 2009: Ganao
  • 2010: Ĉinio,
  • 2011: Egiptio,
  • 2012: Hispanio,
  • 2013: Maldivoj,
  • 2014: Meksiko,
  • 2015: Burkino,
  • 2016: Tajlando,
  • 2017: Kataro

Daŭripova turismo kiel strategio al evoluo[redakti | redakti fonton]

Laŭ MOT la principoj, kiuj difinas daŭripovan turismon, rilatas al naturaj kaj kulturaj riĉaĵoj, al planado de turismo cele al gardado de la medio kaj al plibonigo de la komerca nivelo de la lokoj vizitataj dum la vojaĝoj.

Tri kolonoj subtenas daŭripovan turismon, nome: ekonomia, media kaj socia.

La decido de UN nomi la jaron 2017 la “Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo” ne estas hazarda, sed ĝi respondas al plenumo de la tri kolonoj de daŭripovo, en momento post kiam la internacia komunumo adoptis la Agendon 2030 kaj la Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE), aprobitajn en septembro 2015. Preskaŭ ĉiuj-ĉi celoj rilatas al la tri kolonoj de daŭripova turismo. [3]

WTO kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detala artikolo sub


En la Deklaracio de Manilo[4] el la jaro 1980 aperas jena frazo:

"La Monda Organizaĵo pri Turismo substrekas cele al respekto la gravecon havi konojn en lingvoj, ĉefe en lingvoj kun universala uzocelo kiel estas Esperanto."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine À propos de l'OMT (france) Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine, Dokumento pri la Monda Organizaĵo pri Turismo
  2. Listo de la Ĝeneralaj asembleoj [2][rompita ligilo]
  3. Gazeto Esperanto n-ro 1315(7–8) de julio-aŭgusto 2017, p. 150
  4. Repost: Manila Declaration 1980, Kumpulan Kajian Bahasa Esperanto Malaysia, 马来西亚世界语研究小组, Malaysia Esperanto Studies Group, 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]