Monda Saluto-Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monda Saluto Tago)
Hello ! Saluton !
Hello ! Saluton !

Monda Saluto-Tago estas laika festotago okazante ĉiujare la 21an de novembro, por esprimi ke konfliktoj devus esti solvataj tra komunikado prefere ol la uzo de forto. Partoprenantoj parole salutas dek homojn aŭ pli sur tiu tago kiel esprimo de la graveco de persona komunikado en la konservado de paco. La ĉiujara tutmonda evento komencis esti festita en 1973 kiel respondo al la Yom Kippur Milito.

Fono[redakti | redakti fonton]

Ĉiu jaro, je la 21a de novembro estas la Monda Saluto-Tago.[1] La celo estas diri saluton al almenaŭ dek homoj dum la tago. La mesaĝo celas diri al mondgvidantoj ke oni prefere uzu komunikadon ol forton solvi konfliktojn.[2]

Monda Saluto-Tago estis fondita en 1973 de Brian McCormack, diplomiĝinto de Arizona Ŝtata Universitato kaj Michael McCormack, diplomiĝinto de Harvard Universitato, responde al la Yom Kippur Milito. La fratoj McCormack poŝtis 1360 leterojn en sep lingvoj al registaraj gvidantoj tutmonde por instigi ilin partopreni en la unua Monda Saluto-Tago.[3] Ekde tiu tempo, homoj en 180 landoj kaj en Esperantio disvastigas la celon de la Monda Saluto-Tago.

Tridek unu gajnintoj de la Nobelpremio de Paco estas inter la homoj kiuj notis la valoron de Monda Saluto-Tago kiel instrumento por konservi pacon kaj kiel ebleco ebligante por iu ajn en la monda kontribui al la procezo por krei pacon. Aliaj subtenantoj inkluzivas preskaŭ 100 aŭtorojn, artistojn kaj mondgvidantojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gulf News Link up with others with a greeting on World Hello Day[rompita ligilo], November 20, 2008
  2. USA Today Looking Ahead[rompita ligilo], November 20, 2008
  3. The [Baltimore] Sun, 'Hellos' circle world today, November 21, 1981, page A3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]