Monda Tago de Manĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Tago de Manĝo, en angla World Food Day, estas internacia tago celebrata la 16-an de oktobro ĉiujare.[1] Ĝi estis proklamita en 1979 fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO).[2] Ĝia celo estas konsciigi la popolojn de la mondo pri la tutmonda manĝoproblemo kaj plifortigi la solidarecon en la lukto kontraŭ la malsatego, la malsufiĉa nutrado kaj la malriĉeco. Tiu tago koincidas kun la fondodato de la FAO en 1945.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis establita de la membroj ŝtatoj de la FAO en la Ĝenerala Kunsido de la Organizo, en Oktobro 1979. La hungara delegitaro, estrita de la Ministro de Agrikulturo kaj Nutrado, Paúl Romany, ludis gravan rolon en la Sesio 20a de la Konferenco de la FAO, kaj sugestis la ideon celebri tutmonde la MTM. Ekde tiam oni konvokis ĝin ĉiujare año en pli ol 150 ŝtatoj, diskonigante la problemojn kiuj kuŝas sub la malriĉeco kaj la malsatego.

La 5-an de decembro de 1980 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en la Rezolucio 35/70 aprobis la alvokon al la Monda Tago de Manĝo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Organización de las Naciones Unidas para la Alimentación y la Agricultura». Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine www.fao.org. Konsultita la 5an de Decembro 2016.
  2. Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (2005). «UNGA 35/70 - World Food Day». Konsultita la 6an de Januaro 2009.
  3. «El Reto del Hambre Cero». El Reto: Erradicar el hambre en el transcurso de nuestras vidas es posible. 7a de Septembro 2012. Konsultita la 2an de Junio 2018.
  4. «Resolución de la Asamblea General de la ONU». 1980. Konsultita la 16an de Oktobro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]