Monda tago por kulturaj diverseco, dialogo kaj disvolvigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ikono de Pax Cultura.

Monda tago por kulturaj diverseco, dialogo kaj disvolvigo estis deklarita de Unuiĝintaj Nacioj por antaŭenigi aspektojn de kultura diverseco. Tiu Internacia tago estas celebrata la 21an de majo. [1] Deklaro de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis tiun tagon kiel parto de la Universala Deklaracio de Unesko pri la temo de kultura diverseco en novembro 2001. [2] Rezulte tiu tago estis deklarita per UN-Rezolucio 57/249. [3]

Tago de Diverseco, oficiale konata kiel "Monda Tago por Kultura Diverseco, por Dialogo kaj Disvolviĝo", estas okazo por helpi komunumojn kompreni la valoron de kultura diverseco kaj lerni kiel vivi kune en harmonio. Ĉi tiu tago estis kreita rezulte de la detruo de la Budhaj statuoj de Bamjano en Afganujo en 2001. [4]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]