Mondaj Pacludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La fondinto kaj prezidanto de la Mondaj Pacludoj (World Peace Games en la angla) estas Yves Angelloz. Li naskiĝis la 11an de oktobro 1945 en Bellegarde-sur-Valserine, departemento Ain, Francio. Junaĝe, li praktikis gimnastikon, atletismon kaj bicikladon. Li havas duoblan naciecon svisan kaj francan kaj fariĝis Mondcivitano en 1979. Profesie, li estis kinezoterapeŭto, fizioterapeŭto, osteopato kaj instruisto pri sporta kulturo (gimnastiko). En 1981 aperis lia libro pri sporto kaj sano "Les Jeux de la Paix " (La Pacludoj), kiu estis tradukita en la araba. En ĝi li demontris la bonajn apektojn de sporto sed kondamnis malbonajn efikojn de intensive praktikata sporto ĉe junaj infanoj. Aŭtoro kaj komponisto [1], li fondis la Mondajn Pacludojn en 1983. Per tiu projekton, li celis “Unuigi homojn per Sporto, Kulturo kaj Humanismo“. Tio fariĝis la devizo de la asocio. Samjare li organizis la unuan eksperimenton en sia naskiĝurbo kun pli ol cent bonvoluloj.

Yves Angelloz subtenas Esperanton en la rolo de komuna internacia lingvo.

La Mondaj Pacludoj okazis sesfoje ĝis 2011, ĉiufoje en aparta lando. Tiu manifestacio disvolviĝas dum periodo de 8 ĝis 15 tagoj. Ĝin organizas urbo, regiono aŭ lando. La Mondaj Pacludoj disvolviĝas ĉirkaŭ kvar ĉefaj branĉoj : sporto, kulturo, humanismo, ekonomio.

Sporta branĉo[redakti | redakti fonton]

La disciplinoj estas proponitaj por laŭeble plej konformiĝi al la naturo kaj laŭ aĝokategorio en dekjara divido. Tiu klasifiko laŭ aĝokategorio estas unu el la fundamentoj, kiuj diferencigas la Mondaj Pacludoj de aliaj konkursoj.

Klasifiko laŭ aĝokategorio[redakti | redakti fonton]

  • Ĝis 19 jaroj : 1a kategorio
  • de 20 ĝis 29 jaroj : 2a kategorio
  • de 30 ĝis 39 jaroj : 3a kategorio
  • de 40 ĝis 49 jaroj : 4a kategorio
  • de 50 ĝis 59 jaroj : 5a kategorio
  • de 60 ĝis 69 jaroj : 6a kategorio
  • de 70 ĝis 79 jaroj : 7a kategorio
  • pli ol 80 jaroj : 8a kategorio

Disciplinoj[redakti | redakti fonton]

La sportaj disciplinoj povas esti ĉiuj, kiuj estas praktikataj en la mondo. La listo de la konkursoj estas determinita por ĉiu nova ludo, kaj adaptita fare de la organiza komitato. Laŭ ĝenerala maniero, la Mondaj Pacludoj favoras al popolaj kaj amasaj sportoj kiel, ekzemple (ne kompleta listo) :

Sportoj de demonstrado[redakti | redakti fonton]

  • Organizado de amaskunvenoj
  • Organizado de konkursoj
  • Demonstradoj de altnivelaj sportistoj

Sportoj por handikapuloj[redakti | redakti fonton]

  • Organizado de konkursoj kaj turniroj en la plej praktikataj disciplinoj

Kultura branĉo[redakti | redakti fonton]

Organizado de renkontiĝoj, kolokvoj, konkursoj, prelegoj, dokumentaraj filmoj, ekspozicioj, vizitoj ĉirkaŭ kulturaj kaj sciencaj temoj :

Humana branĉo[redakti | redakti fonton]

Organizado de forumo cele al prezento de aktivado de artistaj, verkistaj, politikaj humancelaj asocioj.

Ekonomia branĉo[redakti | redakti fonton]

Tiu evento estas okazo por la urbo akceptanta la Ludojn prezenti socian, ekonomian kaj turisman aspekton de la regiono per organizado de ekspozicioj, prelegoj, forumoj kaj renkontiĝoj.

Mondaj Pacludoj[redakti | redakti fonton]

Okazintaj[redakti | redakti fonton]

  • 1983: Bellegarde-sur-Valserine, Francio, "Unua rendevuo de la sportemaj civitanoj de la mondo"
    • 1500 partoprenintoj
    • 14 nacioj reprezentitaj
  • 1985: Échirolles, Francio, "La sporto, kompano de la tuta vivo"
    • 10200 partoprenintoj
    • 28 nacioj reprezentitaj
  • 1987: Neuchâtel, Svisio / Marignane, Francio, "Granda bano de lumo kaj espero"
    • 18000 partoprenintoj
    • 30 nacioj reprezentitaj
  • 1990: Fez Ifran, Meknes, Maroko, "Nova paĝo en la historio de sporto"
    • 22000 partoprenintoj
    • 42 nacioj reprezentitaj
  • 1998: Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, "La ludoj de la venko de paco en la Golfo"[2]
    • 28000 partoprenintoj
    • 75 nacioj reprezentitaj
  • 2010: Romo, Italio, "La ludoj de kulturo kaj solidareco"[3]
    • 4200 partoprenintoj
    • 32 nacioj reprezentitaj

Okazonta[redakti | redakti fonton]

  • Novembro 2012 : La organizado de la Ludoj estas antaŭvidita en KostarikoCitaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>;

malvalidaj nomoj (ekz-e: tro multaj); $2

Organizado de la Mondaj Pacludoj[redakti | redakti fonton]

La Mondaj Pacludoj estas organizataj iniciate de urbo, regiono aŭ lando, kiu devas kandidatiĝi ĉe la Internacia Komitato de la Mondaj Pacludoj. Organiza Komitato estas poste kreita, konsistanta el prezidanto kaj apartaj vic-prezidantoj. Tiu organiza Komitato estas samtempe mastrumanto kaj programestro de la manifestacio.

Honora Komitato[redakti | redakti fonton]

Honora Komitato[4] konsistas el multaj eminentuloj alportintaj subtenon al la Mondaj Pacludoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] [france] 8 kanzonoj sur la retejo de “Union Planétaire“ — Communication et langage (Planeda Unuiĝo — Komunikado kaj lingvaĵo)
  2. [2], [angle] Artikolo pri la Ludoj 1998 en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
  3. [3], [itale] Oficiala retejo de MPL 2010 (Romo, Italio)
  4. [4] [france] Honora Komitato
  5. [5], Artikolo el la ĵurnalo “La Tribune Républicaine” por la 27 jaroj de la Mondaj Pacludoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Traduko el la franclingva Wikipédia kun aldonoj