Mondcivitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mondcivitanismo)
Mondcivitana flago
Mondcivitana insigno

Mondcivitano nomas sin homo, kiu ligas sian identecon ĉefe al la tuta homaro, malpli al ekz. la aparteneco al certa nacio. Temas pri ideo simila al tiu de kosmopolitismo. En tiu senco eble la unua al ni konata famulo, kiu esprimiĝis en tiu senco, estis la greka filozofo Sokrato, kiu laŭsence diris: "Mi estas civitano, ne nur de Ateno, ne nur de Greklando, sed ankaŭ de la mondo."

Nuntempe la precipaj celoj de la mondcivitanoj estas

  • Kreado kaj gardado de daŭra paco sur la tero, t.e. solvado de diferencoj sen perforto
  • Gardado de la vivo, de la trezoroj de la tero en respondeco por la sekvontaj generacioj

Por atingi tiujn celojn, mondcivitanoj multflanke agadas por starigi tutmondajn leĝojn, kiuj donos al la individuoj kaj popoloj garantiojn por ilia vivteno, sekureco, libereco, per balotelektoj al Konstitucia Asembleo de la Popoloj.

Internaciaj mondcivitanaj instancoj[redakti | redakti fonton]

Asocio de mondcivitanoj[redakti | redakti fonton]

La Asocio de mondcivitanoj (angle: Association of World Citizens (AWC)) laboras en 50 landoj. Internacie AWC (sidejo en San Francisko) kunlaboras kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj ties suborganizoj. La respondeculino ĉe UN en Vieno estas s-ino Ingrid Schittich, dum en Novjorko d-rino Lisinka Ulatovska reprezentas la organizon, kaj en Ĝenevo la ĉefreprezentanto estas la eksa profesoro kaj nuna asocia prezidanto René Wadlow. Plue, ĉiun kvaran jaron estas organizataj konferencoj sub koncernaj temoj kun internacia partoprenantaro. La baza dokumento estas la “Manifesto por la vivo“.

Registrocentro[redakti | redakti fonton]

Registrolibro de la Mondcivitanoj

.

La Registrocentro de mondcivitanoj kaj la Mondcivitana subregistro Esperantista havas sian sidejon samloke en Parizo. La jarlibro de UEA enhavas indikon pri “Moncivitanismo”, ekzakte pri la Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo (EICM). La Centro kolektas aliĝilojn kaj listigas ilin. Pri pluaj agadoj legu sub www.recim.org

La agado naciskale estas organizata de unuopaj grupoj kaj (parte memstaraj) asocioj kaj fondaĵoj.

Mondserva institucio[redakti | redakti fonton]

La Mondserva institucio (angle: World Service Authority) estis kreita en 1954 de Garry Davis, usonano kiu en 1948 publike rezignis pri lia nacia civitaneco kaj deklaris sin la Unua Civitano de la Mondo. La Mondserva institucio, kiu estas la administra branĉo de la Monda Registaro de Mondcivitanoj, ankaŭ kreita de Davis, printas kaj vendas mondajn pasportojn, kiuj tamen malofte estas akceptataj de naciaj institucioj kiel vojaĝodokumentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]