Mondial (eldonejo)
Aspekto
| Mondial | ||
|---|---|---|
| Esperanto-eldonejo eldonejo | ||
| Dum | 1999 - nekonata/nuntempe | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Lando | Usono | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Mondial estas eldonejo en Novjorko (Usono), kun la Esperanta fako Librejo.com. Mondial eldonadas ĉefe en Esperanto kaj en la angla lingvo. Ĝis 1999 ĝia sidejo estis Berlino (Germanio). La gvidanto de la eldonejo estas Ulrich Becker.
Krom originale verkitaj libroj (prozaj, poeziaj, fakaj) kaj verkoj tradukitaj el multaj lingvoj en Esperanton, ĝi ankaŭ eldonas priesperantajn librojn en aliaj lingvoj, vortarojn, kaj tri periodaĵojn: Beletra Almanako, Esperantologio/Esperanto Studies (en kunlaboro kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj) kaj Belarta rikolto (kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio).
Aŭtoroj
[redakti | redakti fonton]- Detlev Blanke - lingvisto
- Wera Blanke - aktorino, aŭtorino de priterminologia literaturo
- Bruce Kellner - emerita prof-ro de angla literaturo, usona romanaŭtoro
- Malama Katulwende - aŭtoro el Zambio
- Donald Windham - usona aŭtoro
- Yohanes Manhitu - indonezia aŭtoro de prilingvaj verkoj
- John C. Wells - brita lingvisto
- Humphrey Tonkin - brita-usona emerita prof-ro de literaturo, eksa prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
- Erich-Dieter Krause - vortaristo
- Geoffrey Sutton - aŭtoro de Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007
- la nunaj kaj eksaj redaktoroj de Beletra Almanako - Jorge Camacho, István Ertl, Suso Moinhos, Probal Dasgupta, Jesper Lykke Jacobsen, Nicola Ruggiero, Anina Stecay
- la finna ĵurnalisto kaj aŭtoro Kalle Kniivilä
- la movada historiisto Fritz Wollenberg
- la aŭstralia verkisto Trevor Steele
- la sveda ekonomikisto Bo Sandelin
- Seymour Hoffman - israela klinikisto-psikologo, aŭtoro de verkoj pri psikologaj problemoj en la juda komunumo
k.a.
Listo de gravaj libroj
[redakti | redakti fonton]Vortaroj kaj enciklopedioj:
- Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Plena Vortaro Esperanto-Germana) en du volumoj, de Erich-Dieter Krause, 1512 p., 2019
- Vollständiges Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Plena Vortaro Germana-Esperanto) en tri volumoj, de Erich-Dieter Krause, 2511 p., 2023
- English-Esperanto-English Dictionary, de John C. Wells, 508 p., 2010
- Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, de Geoffrey Sutton, 740 p., 2007
- Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler, 104 p., 2019
- Figuroj retorikaj en beletro esperanta, de Till Dahlenburg, 312 p., 2013
Originala prozo:
- la romanoj Ne eblas aplaŭdi unumane, Marina, Marina ĉe la limo, La nepo de Marina, Skabio, El ombro de l' tempo, Secesio, Sesdek ok, Farango k.a. verkoj de Sten Johansson
- la sciencfikcia romano Libazar' kaj Tero de Sen Rodin kaj Júlia Sigmond
- la historia romano La Princo ĉe la hunoj de Eugène de Zilah
- la tria eldono de la romano Sed nur fragmento de Trevor Steele
- la erotika romano Vojaĝo al kuniĝo (Konfesoj de seksobsedito) de Darik Otira
- la plena novelaro La vorto kaj la vento de Miguel Fernández
- originalaj mikronoveloj Ne ekzistas verdaj steloj de Liven Dek
- pliaj originalaj mikronoveloj en Ĉiuj steloj etas nokte de diversaj aŭtoroj
- la kolekton de mikronoveloj de Jorge Rafael Nogueras, Centvorte. Cent cent-vortaj mikronoveloj
- la komikso Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Komikso en Esperanto de Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni
- la historia mozaika romano Malamu vin, unu la alian de Manuel de Seabra
- la klasika (unua) originala krimromano Pro kio? de Argus, t.e. Friedrich Wilhelm Ellersiek
- la originalan verkon La ŝirmejo de Paulo Sergio Viana
- la klasikan originalan romanon Abismoj de Jean Forge / Jan Fethke
Originala poezio:
- la poemaroj Momentoj kaj meditoj, laŭ neplanitaj padoj, La fontoj nevideblaj kaj La neceso akceptebla de Baldur Ragnarsson
- la poemaroj Strangaj spikoj, En la profundo, La silika hakilo kaj koploj kaj filandroj de Jorge Camacho
- la poemaroj Verse reversi kaj Kvazaŭ varfo de Benoît Philippe
- la poemaro kantoj de anteo de Mao Zifu
- la plena verkaro (poemaro) Testamente de Edwin de Kock
- la poemaro Perversaj rilatoj de Victor Sadler
- la poemaro Ĉiuj dioj estas for de Ulrich Becker

