Monerumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monerumado (aŭ ĵetado de monero) estas la plej simpla eksperimento pri hazardo (lotumado).
Dum monerumado iu monero estas turnige ĵetita en la aeron kaj rekaptita tiel, ke ĝi montras unu el la du rondaj surfacoj. Ĉe tia lotumado gajnis la partio, kiu elektis la montratan flankon.
Idealkaze, do neglektante la randon, monerumado liveras unu el du rezultoj, nome la monero falinta kuŝas kun aŭ unu aŭ la alia flanko de la monero supren kun la sama probablo de 50%.

Pro sia simpla tekniko kaj senduba rezulto monerumado estas ofte aplikata en ĉiutaga vivo por decidiĝi inter alternativoj aŭ solvi malgravajn kvereletojn inter du opinioj ktp.

La monerumado ofte estas aplikata en sporto, ekzemple en futbaloUsona piedpilkado, kie la matĉestro monerumas pri la decido, kiu teamo havu la elekton de sia duono de la ludkampo kaj kiu teamo ekludu.

Pli gravan rolon havis monerumado dum Eŭropa Futbal-Ĉampionado en 1968 en la duon-finalo: la matĉo inter Italio kaj Sovetunio finiĝis per 0:0 post suplementa matĉdaŭro. Penal-ŝotado en tiu tempo ne jam estis enkondukita, tial estis interkonsento lotumi la "venkinton" per monerumado anstataŭ reludi matĉon. Italio gajnis kaj eniris la finalon, kiun la teamo venkis kiel Eŭropa ĉampiono.

Pro diversaj motivoj sur moneroj en ĉiuj landoj la nomo de monerumado en diversaj lingvoj tre varias: en la angla heads or tails (kapoj aŭ vostoj), en la germana Kopf oder Zahl (kapo aŭ nombro), en la franca Pile ou face (amaso aŭ kapo), en la latina navia aut caput (ŝipo aŭ kapo).

En probablokalkulo (aŭ teorio de probabloj) la monerumado estas konsiderata kiel plej simpla tipo de eksperimento pri hazardo.