Moneva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moneva
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50144
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 0° 50′ U (mapo)41.1272282-0.8298211Koordinatoj: 41° 8′ N, 0° 50′ U (mapo) [+]
Alto 659 m [+]
Areo 61,398098 km² ( 613 9.8 098 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moneva (Provinco Zaragozo)
Moneva (Provinco Zaragozo)
DEC
Moneva
Moneva
Situo de Moneva
Moneva (Hispanio)
Moneva (Hispanio)
DEC
Moneva
Moneva
Situo de Moneva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moneva [+]
vdr

Moneva [moNEba] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moneva estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Belĉita Kampo. La loĝloko estas je 79 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 659 msm. Ĝi estas oriente de Moyuela kaj okcidente de la regiona ŝoseo A-222 kiu iras norden al Lécera kaj suden al Muniesa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Eŭlalia.
Preĝejo de Sankta Eŭlalia.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Moneva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 121 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al grandurbo Zaragozo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la akvorezervejo kompletigita en 1925, la trinava preĝejo, kaj la rivero Aguasvivas ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]