Monfarracinos
| Monfarracinos | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 49121 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Manuel Martín Pérez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 998 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 33′ N, 5° 42′ U (mapo)41.5539067-5.706255Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 42′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 640 m [+] | ||
| Areo | 22,02 km² (2 202 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Monfarracinos [monfaRAzinos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Monfarracinos estas etimologie tradukebla al Monto de Saracenoj aŭ de Saraceno, kiu estis mezepoke ofta persona nomo; estas en la regiono kaj Portugalio aliaj similnomaj loĝlokoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 971 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed akiris 400 el la fino de la jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkcii kiel dormurbo. Ĝi distas 9 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (bataleto la 6aa de Januzro 1809). En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Katedralo de Zamoro.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).





