Mongla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mongla
Mongla Port 3916.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 29′ N, 89° 35′ O22.48333333333389.583333333333Koordinatoj: 22° 29′ N, 89° 35′ O [+]
Situo de Mongla
v  d  r
Information icon.svg

Mongla, pli frue Ĉalna, bengale মংলা estas rivera havenurbo, ankaŭ subdistrikto (supozeble urbo kun la aglomeraĵo) en Bangladeŝo en Ĥulno (regiono). Mongla estas la dua plej granda haveno en Bangladeŝo post Ĉitagongo. La loknomo Mongla originis de rivernomo. Laŭ la bangladeŝa administracio la haveno mem estas aparta unuo.

Boatoj kaj kabanoj laŭ la riverbordo ĉe Mongla
Mapo pri la pli gravaj urboj de Bangladeŝo, kie estas videbla Mongla sudokcidente
Kampo en Mongla

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mongla situas sur ebenaĵo en sudokcidenta parto de la lando ĉe kunfluejoj de du riverbrancoj de Gango. Sundarbans plene brakumas la havenurbon. Kulno troviĝas 40, Dako 168, Ĉitagongo 225 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mongla estis establita en 1954, la subdistrikto en 1983, la municipo en 1991. Ekde 1954 la haveno akceptas ankaŭ marŝipojn. Dum la pakistana periodo la administrado de la haveno estis sub havendirektoro, kies ĉefa oficejo estis ĉe Kulno.

Haveno Mongla

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Mongla la sola ekonomia branĉo estas la havena komercado. La ŝipoj forportas jutojn, ledojn, tabakojn, frostitajn fiŝojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mongla havas riveran havenon, ĉefvojon al Kulno, kie estas fervoja kontakto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mongla

Mongla situas en tropika klimato kun influo de musonoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 21-31 °C. Jare pluvas proksimume 1800 mm, en ĉiuj momatoj pluvas, tamen inter majo - septembro pli ofte pluvas, en decembro apenaŭ pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]