Mongola pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mongola pluvio
Tri mongolaj pluvioj kun sablokalidro
Tri mongolaj pluvioj kun sablokalidro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Specio: C. mongolus
Charadrius mongolus
Pallas, 1776
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
  • C. m. mongolus
  • C. m. atrifrons
  • C. m. pamirensis
  • C. m. stegmanni
  • C. m. schaeferi
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La malgranda dezertpluviomongola pluvio, Charadrius mongolus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Estas kvin rasoj el kiuj la du plej grandaj aziaj formoj, nome C. m. mongolus kaj C. m. stegmanni, ricevas solaj ofte specifan statuson kiel Mongola pluvio, Charadrius mongolus. Se tiu taksonomia disigo estus akceptita, la aliaj tri rasoj iĝus Charadrius atrifrons, inkludante la tri rasojn atrifrons, pamirensis kaj schaeferi.

Ĝi reproduktiĝas en la Himalajo kaj en etaj regionoj direkte al nordorienta Siberio, ĉeestante la Mongola pluvio en tiu orienta parto de ties teritorio; la specio reproduktiĝas ankaŭ en Alasko. Tiu specio estas tute migranta kaj vintras en sablaj strandoj de orienta Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio, tio estas preskaŭ la tuta marbordo de Hinda Oceano, escepte Madagaskaro. Ĝi estas rara vaganta specio en okcidenta Eŭropo, kie aperas eĉ ĝis Britio kaj Francio.

Tiu fortika pluvio estas longkrura kaj fajnbeka. Ĉiuj havas grizajn dorson, kronon, okulmaskon kaj kolflankojn kaj blankajn gorĝon kaj subajn partojn. Bredantaj maskloj havas avelkolorajn tutan bruston, fronton kaj nukon; kaj nigran grandan okulmaskon, ĉefe suben kaj malantaŭen. La ino estas pli senkolora kaj vintruloj kaj junuloj malhavas avelkoloron kaj havas nur iom da ruĝo ĉekape. Kruroj estas malhelaj kaj la beko nigra.

Ĉiukaze ili estas tre similaj al pli granda Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii. Separigi ambaŭ speciojn povus ebli en miksitaj aroj de strandoj en Barato, kie diferenco laŭ grando aŭ strukturo estas facile rimarkebla. Pli malfacile estus diferencigi ilin en okcidenta Eŭropo, kie ambaŭ specioj estas tre raraj kaj ne koincidas. Ankaŭ problema estus diferenci la subspecio de Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii, propra de Mezoriento kiu estas tre simila al la specio malgranda dezertpluvio aŭ mongola pluvio, Charadrius mongolus.

La diferenco estas ke tiu ĉi lasta estas pli malgranda kaj fortikeca kaj havas pli malhelajn krurojn, pli blankan fronton kaj pli rimarkindan blankan flugilstrion ol Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii. La avelkolorega brusto disiĝas el blanka gorĝo de fajnega nigra strio.

Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn kaj anelidajn vermojn, kiuj estas kaptataj per tekniko de kurado kaj halto, pli ol la tekniko de bekoplukado propra de aliaj vadbirdoj. Tiu ĉi specio kuras pli mallonge kaj haltas pli mallonge ol Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii dum manĝado. Temas pri socia birdo kiu grupiĝas en aroj de ĝis 100 birdoj foje kun aliaj vadbirdoj.

La dumfluga alvoko estas laŭta fajfo.

Ili faras neston en nuda planka truo.

La malgranda dezertpluvio aŭ mongola pluvio, Charadrius mongolus, estas unu el la specioj protektataj de internaciaj traktatoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Charadrius mongolus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 5 Majo 2006. Datenbazo inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2