Monkey Business

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ginger Rogers, Cary Grant, kaj Marilyn Monroe en Monkey Business

Monkey Business (simia negoco) estas usona komedia screwball filmo de 1952 reĝisorita de Howard Hawks kaj verkita de Ben Hecht, en kiu stelulas Cary Grant, Ginger Rogers, Charles Coburn, kaj Marilyn Monroe. Por eviti konfuzon kun fama filmo de 1931 de la Fratoj Marx samnoma, tiu ĉi filmo estas foje referencata kiel Monkey Business de Howard Hawks.

La intrigo disvolviĝas ĉirkaŭ eksperimentoj pro serĉado de juniga eliksiro, kiun simio miksas kun trinkakvo, okazigante ke diversaj roluloj fakte plijuniĝas kaj ekkondutas alimaniere kaj certe ekster la atendita kondutaro.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Cary Grant kiel Dro. Barnaby Fulton
  • Ginger Rogers kiel Edwina Fulton
  • Marilyn Monroe kiel Lois Laurel
  • Charles Coburn kiel Oliver Oxley
  • Hugh Marlowe kiel Hank Entwhistle
  • Henri Letondal kiel Dro. Jerome Kitzel
  • Robert Cornthwaite kiel Dro. Zoldeck
  • Larry Keating kiel G.J. Culverly
  • Douglas Spencer kiel Dro. Brunner
  • Esther Dale kiel Mrs. Rhinelander
  • George Winslow kiel Indianeto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]