Monlavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monlavado signifas leĝigon de krime akirita mono per diversaj (ofte punindaj) metodoj. Ĝi celas kaŝi la originon de la mono antaŭ la instancoj per trafluigo de mono tra multaj entreprenoj, ofte eksterlandaj.

Origino de la esprimo

La nocio laŭ populara (kvankam ne certe ĝusta) legendo reiras al la fama ĉefkrimulo Al Capone, kiu inter la jaroj 1920 kaj 1932 investis la krime akiritan monon en publikajn vestaĵolavejojn kaj tiel vualis ties originon. Kiam la impostkontrola instanco senvualigis tiun metodon, Al Capone devis enprizoniĝi.

Alia bona metodo de monlavado estas la funkciigo de kazinoj.

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la internaciaj policaj institucioj Interpol kaj Eŭropolo, kies celo estas la lukto kontraŭ translima organizia krimeco kaj inter kies ĉefaj taskoj estas la kontraŭbatalo de monlavado,
  • kaj la artikolon pri cerbolavado - enhave tute senrilata al la koncepto de "monlavado", ĝi estas dua ekzemplo pri la metafora uzo de la vorto "lavado".
  • Pajlhomo