Monlora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Monlora
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Monlora estas tre konata monaĥejo situanta en la plej alta parto de la monteto Monlora. Ĝi estas en la municipo Luna (Zaragozo) de provinco Zaragozo en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

Monlora ankaŭ estas elstara altebenaĵo, kies alteco sur la marnivelo estas 656 m, de kie oni povas rigardadi ĉirkaŭan foran vastegan pejzaĝon.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La etimologia origino de la nomo "Monlora" povas esti "monte de la aurora" (aŭrora monto), "Monte oloroso" (odora monto) aŭ "Monte de las flores" (flora monto). En la unua kazo, ĉar ĝi estas la hejmo de la Patrino de la Sinjoro, nomita en preĝaj kantoj kiel "Aurora del Sol Divino" (aŭroro de la dia suno). La aliaj du nomoj rilatas al la abunda vegetaĵaro kaj vario de plantoj, kiuj kovris la monton kvazaŭ botanika ĝardeno. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo "Nuestra Señora de Monlora" Nia Sinjorino Monlora) situas 5 km de la urbeto Luna, sur spektakla altebenaĵo je 656 m super la marnivelo, kiu elstaras inter la ebenaĵoj de la komarko Cinco Villas, kaj de kie videblas la pejzaĝoj ofertitaj de ĉi tiu natura balkono. [2]

Ĝi situas en la supro de monteto de relative alta altitudo sur la ĉirkaŭa ebenaĵo, kiu dominas la lokojn de la najbaraj urbetoj Luna kaj Erla, la valo de la rivero Gállego, la montaro de Castejón kaj granda etendo de la Pireneoj en la malproksimo. [3]

Tradicio[redakti | redakti fonton]

La tradicio diras, ke ĉirkaŭ la jaro 1100, 12-jaraĝa paŝtistknabo el la urbo Luna, kiu estis unubraka, vidis helan lumon eliri el ĉiamverda kverko (anzino) sur la supro de la monto "Monlora". Li alproksimiĝis kaj vidis, ke la lumo venas de ĉizita bunta bildo de la Virgulino, kiu petis lin esti kultata sur tiu sama monto kaj post tio la paŝtisto reakiris sian brakon. La loĝantoj de Luna kaj la ĉirkaŭaj urboj estis feliĉaj kun la malkovro kaj konstruis ermitejon por supreniri por preĝi, fari pentofaradojn kaj pilgrimadojn. [4]

Tiu apero okazis la 21-an de februaro, kvankam la jaro ne estas certe konata. La miraklaj eventoj atribuitaj al la akvo de Monlora igis la areon de influo de la monaĥejo preterpasi la limojn de la komarko Cinco Villas, de la montaro "Moncayo" ĝis la montaroj "Pireneoj" kaj de la komarko "Hoya de Huesca" ĝis Navaro, la Riojo kaj Eŭskio. [5]

La anzino (ĉiamverda kverko) estis viktimo de la paso de la tempo kaj de la vorema sindonemo de la fideluloj, kiuj prenis branĉojn kaj pecojn da ŝelo pro sia saniga potenco. Nuntempe antaŭ la konstruaĵo troviĝas specimeno de anzino plantita en 1928 memore al la origina, kie (laŭ tradicio) aperis la Virgulino de Monlora. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

De la komenco de la 12-a jarcento, la ĉizita bildo de la Virgulino havis la kompanion de du ermitoj, kiuj estis nomitaj "velantes" (gardistoj), ĉar ili gardis kaj purigis la ermitejon. Ili estis nomumitaj fare de la plej grava ĵurio de "infanzones" (privilegiaj homoj) de la urbo Luna. En 1499 alvenis la unuaj monaĥoj, kiuj restis en la domo kie loĝis la "velantoj", ĝis la fina konstruado de la monaĥejo en 1500. La monaĥejo de franciskanaj monaĥoj estis konstruita koste de la nobelo Juan de Torrero, loĝanto de Luna. [6]

La unua konata dokumento de la frateco "Monlora" estas de la jaro 1451. La arkivoj de Monlora estas en Valencio, kiu estas la ĉefurbo de tiu ĉi franciskana provinco, ĉar la monaĥejo estis inaŭgurita en 1501 fare de la monaĥoj Azizaj.[7]

Dum la 1990-aj jaroj la monaĥejo estis la hejmo de monaĥoj de "Sankta Benedikto". Ili loĝis en la monaĥejo de 1992 ĝis 1999 kaj kunlaboris kun la frateco "Nia Sinjorino Monlora" en la restaŭrado kaj restrukturigo de la monaĥejo, ĝis nun oni povas vidi ĝin kaj ĝui ĝin en tre bona stato. [8] De septembro 2002 ĝis decembro 2006, komunumo de monaĥinoj loĝis en la monaĥejo Monlora, kun la nomo de "Hermanas Pobres de Santa Clara" (malriĉaj fratinoj laŭ Sankta Klara). [8] De majo 2007 ĝis junio 2013, la monaĥeja areo (unua etaĝo de la konstruaĵo) estis cedita al la religia komunumo "Apostola kongregacio Marta kaj María", kiuj zorgis pri konservado de la preĝejo kaj la prizorgado de la pilgrimantoj. [8]

La monaĥejaj ĉeloj nun estas uzataj kiel gastejo, kio faras la monaĥejon ideala loko por pasigi kelkajn tagojn malstreĉiĝi, gustumante ĝian aeron kaj spertante la pacon, kiu en aliaj tempoj akompanis la monaĥojn.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo "Monlora": Fragmentoj de la primitiva romanika konstruaĵo restas ĉe la norda kaj suda muroj, integritaj en la strukturoj de la nuna monaĥejo. Sur ambaŭ muroj oni povas vidi kelkajn korbelojn, kiuj subtenis la malnovan kornicon, kiu estis sub la tegmento. De la malnova romanika preĝejo restas malmulte, ĉar en la jaro 1500 nova konstruaĵo estis starigita por loĝigi la multajn pilgrimantojn, kiuj supreniris al "Monlora" por preĝi, danki, peti helpon kaj kulti la Virgulinon. [9] [10] Estas dokumentite, ke ekzistis 13 ermitejoj sur la ebenaĵo, sed nuntempe restas nur tiu dediĉita al monto "Alverna". Dum la piedirado al la sanktejo kaj monaĥejo, restaĵoj de municipaj krucoj kaj tomboŝtonoj kun surskriboj markas la itineron, [11] La nuna preĝejo de la sanktejo (18-a jarcento) estis rekonstruita en la jaroj 1762 ĝis 1765, ĝi havas la formon de latina kruco kaj ene oni povas vidi juglandlignan koruson kaj, diversajn altarojn dediĉitajn al franciskanaj sanktuloj. Elstaras ĝia ĉefa retablo, kiu havas en sia centro la bildon de la Virgulino de Monlora, reestigita en 1962 por ŝia kanonigo, kaj kvar kanvasojn de José Luzán (majstro de la universala pentristo Goya). Rimarkinda estas la ekstravaganca gotika enirhalo de la klostro. [8] Sur brako de la transepto de la navo estas kapelo dediĉita al la Senmakula Koncipiĝo, kaj male, alia kapelo dediĉita al "Ecce Homo" (Kristo krucumita), ĉizado de la 15-a jarcento, valora ligna skulptaĵo, kiu estas la peco de plej granda arta valoro en la monaĥejo.
  • Monolito Virgulino "Monlora": Ĝi situas en la sudorienta parto de la monteto de la ermitejo de la Virgulino de Monlora kaj estis inaŭgurita la 29-an de septembro 2012. [12] La monumento festas la 50-an datrevenon de la kronado de la Virgulino "Monlora" kaj en memoro de ĉiuj, kiuj laboris por la sanktejo dum tiu tempo.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Ene de la monaĥejo, en kio iam estis la monaĥejaj kuirejoj kaj manĝoĉambro, nun troviĝas la restoracio, kie oni povas gustumi tipajn aragonajn kaj argentinajn pladojn. La altebenaĵo Monlora estas alte taksata inter promenantoj, biciklantoj kaj glisaviadiloj; ĝia proksimeco al Zaragozo kaj Huesca faras ĝin tre interesa kaj komforta celo. [13]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • La 1-an de majo. "Virgulino Moinlora". Tre populara amasa pilgrimado al la monaĥejo, kun solena meso, kiu havas grandan tradicion en la ĉirkaŭaĵo, kaj la pilgrimantoj devenas de multaj aliaj proksimaj lokoj. [1]
  • La 2-an de aŭgusto. "Festo de la pardono".
  • La 7-an de septembro. "Malsupreniro de la Virgulino". La gejunuloj, kiuj estas "quintos" (tiuj, kiuj estas 18-jaraj dum tiu jaro) portas procesie skulptaĵon de la Virgulino ĝis la paroĥa preĝejo de Luna.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Klarigoj pri la monaĥejo Monlora. [15]
  • La monaĥejo vidita el supre. [16]
  • Kanto: "Caminito de Monlora" (vojeto al Monlora). [17]
  • Fotoj el Monlora monaĥejo. [18]
  • Biciklado de Luna al Monlora. [19]