Monodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caccini, Le Nuove musiche, 1601, titolpaĝo

Monodio estas speco de muziko konsistanta el sola melodia linio kaj akompano. Kvankam tia muziko troviĝas en diversaj kulturoj tra historio, la termino ĝenerale aplikiĝas al italaj kantoj de la frua 17-a jarcento. Ĝi kontrastas kun polifonio, en kiu ĉiu parto estas egale grava, kaj homofonio, en kiu la akompano ne estas ritme memstara. La termino estas uzata kaj por la stilo kaj por individuaj kantoj (tial oni povas paroli kaj pri monodio kiel tutaĵo kaj pri apartaj monodioj). La termino propre estas lastatempa elpensaĵo de scienculoj: neniu komponisto el la 17-a jarcento iam nomis pecon monodio. Komponaĵojn en monodia formo oni povis nomi madrigaloj, motetoj, aŭ eĉ konĉertoj (en la pli frua senco de konĉerta stilo, kiam ĝi signifis "kun instrumentoj").

En monodio — kiu devenis de klopodo de la Florenca Camerata restarigi la idealojn de Antikva Grekio pri melodio kaj deklamado (verŝajne kun malmulte da historia akurateco) — unu sola voĉo kantas melodian parton, kutime kun multe da ornamado, super ritme memstara baslinio. Akompanantaj instrumentoj povis esti liuto, kitarono, teorbo, klaviceno, orgeno, kaj eĉ foje gitaro. Kvankam kelkaj monodioj estis aranĝaĵoj por pli malgrandaj grupoj de la muziko por grandaj grupoj — kio ofte okazis fine de la 16-a jarcento, aparte en la venecia skolo — tamen plej multaj monodioj estis komponitaj sendepende. La disvolviĝo de monodio estis unu el la difinaj punktoj de frua baroka praktiko, kontraste kun malfrua renesanca stilo, en kiu grupoj de voĉoj kantis sendepende kaj kun pli granda egaleco inter partoj.

Aliaj muzikaj fluoj kiuj kunvenis en la monodio estis la madrigalo kaj la moteto, kiuj ambaŭ disvolviĝis en solistajn formojn post 1600 kaj prunteprenis ideojn de la monodio.

Kontrastantaj sekcioj en monodio povis esti pli melodiaj aŭ pli deklamaj: tiuj ĉi du stiloj de prezentado enfine disvolviĝis en la arion kaj la recitativon, kaj la tuta formo kuniĝis kun la ĉambra kantato antaŭ ĉirkaŭ 1635.

La paralela disvolviĝo de solista kantado kun akompano en Francio nomiĝis kortega ario: la termino monodio ne kutime aplikiĝas al tiuj ĉi pli konservemaj kantoj, kiuj konservis multajn muzikajn trajtojn de la renesanca franca kanto.

Gravan fruan traktaton pri monodio enhavas la kantkolektaĵo Le nuove musiche de Giulio Caccini (Florenco, 1601).

Ĉefaj komponistoj de monodio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]