Monologo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Monologo estas ampleksa kaj seninterrompa parolado fare de unusola persono, kiu povas esti farata per laŭta esprimo de pensoj aŭ per nelaŭta alparolado al aliaj personoj, ekzemple, al aŭskultantaro, al rolulo aŭ al leganto.

Monologo estas rimedo uzata en ĉiuj literaturaj ĝenroj: oni trovas monologojn tiom en poezio kiom en teatro aŭ en romano.[1]

Etimo: antikve greka: μόνος monos; λόγος logos; kontraste: dialogo

La monologo en romano[redakti | redakti fonton]

En la kampo de la romano, la celo de la monologo estas, videbligi la enhavon de la interna mondo de rolulo sen interveno de la rakontisto.[1] Ekzistas diferencaj tipoj de rakonta monologo:

  • La "citita monologo", nomita ankaŭ simple solparolado, estas la monologo prononcita laŭte de rolulo kaj transkribita en rekta stilo.[2] Ĝenerale rilatas psikologie la memanalizadon aŭ la konfeson.[1]

Kelkaj aŭtoroj, kiel Dorrit Cohn kaj Humphrey, konsideras ankaŭ tipon de monologo tio, kion ĝenerale oni konas kiel libera nerekta stilo - rimedo, per kio la mensa fluo de rolulo estas prezentata kvazaŭ parto de la parolado de la rakontisto. Cohn nomas tiun proceduron kiel "rakontita monologo", Humphrey kiel "nerekta interna monologo".

[redakti | redakti fonton]

En dramaturgio, monologo, solparoladounupersona sceno estas teatra subĝenro, per kio ununura persono pripensas laŭte vidigante siajn pensojn kaj emociojn al la publiko. Konsistigas la parton de teatraĵo, kiu utilas por karakterigi la rolulojn, kaj pro tio posedas grandan psikologian valoron, ĉar estas ilo aŭ formo de introrigardado. Tiusence famas la monologoj de la verkoj de Shakespeare, kiel tiu de Hamleto, kiu komencas per la fama frazo de "Esti aŭ ne esti". La monologo povas kaŝi dialogon, kiun faras rolulo kun si mem aŭ kun nevivanta aŭ nekonscianta estaĵo: maskoto, pentraĵo, kadavro ktp. Tiumaniere la rolulo projektas siajn emociojn for de si. La monologo, en la teatro de la Hispana ora epoko, vestiĝis kutime per sonetoj aŭ strofoj de dek versoj kaj tiele ĉe komedioj, kie ekzistas granda ludo de roluloj, aperas multaj sonetoj (la karaktera ekzemplo estus El perro del hortelano (La hundode la fruktoĝardenisto) de Lope de Vega.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Estébanez Calderón, Demetrio: Diccionario de términos literarios. Madrid: Alianza Editorial, 1996. ISBN 84-206-5251-2. Paĝoj 692-693.
  2. 2,0 2,1 "Glosario de narratología". Tomado de: Villanueva, Darío: Comentario de textos narrativos: la novela. Gijón: Ediciones Júcar, paĝoj 181-201. Elŝutita la 13/07/2008.
  3. Termino proponita de Dorrit Cohn (vidu bibliografion).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beltrán Almería, Luis (1992): Palabras transparentes. La configuración del discurso del personaje en la novela, Madrid, Cátedra. ISBN 84-376-1112-1.
  • Cohn, Dorrit (1978):Transparent Minds , Princeton, Nueva Jersey, Princeton University Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]