Monomorfio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Je teorio de kategorioj, monomorfio[1] estas morfio, kiu ne perdigas informon per maldekstra komponado. La koncepto de monomorfioj ĝeneraligas la koncepton de enjekcioj en la kategorio de aroj.

Difino[redakti | redakti fonton]

En kategorio , morfio inter objektoj estas monomorfio se kaj nur se la ĉi-suba kondiĉo estas vera:

Pri ajna objekto kaj ajnaj du morfioj , se , do .

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

La mala koncepto de monomorfioj estas epimorfioj. Alivorte, la monomorfioj de iu kategorio estas precize la epimorfioj de la mala kategorio.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En la kategorio de aroj kaj bildigoj, la monomorfioj estas la enjekcioj.

En la kategorio de grupoj kaj grupaj homomorfioj, la monomorfioj estas la enjekciaj homomorfioj.

En la kategorio de topologiaj spacoj kaj kontinuaj bildigooj, la monomorfioj estas la kontinuaj enjekcioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]