Monsagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monsagro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37532
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 6° 16′ U (mapo)40.504722222222-6.2716666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 6° 16′ U (mapo) [+]
Alto 931 m [+]
Areo 48,11 km² (4 811 ha) [+]
Monsagro (Provinco Salamanko)
Monsagro (Provinco Salamanko)
DEC
Monsagro
Monsagro
Situo de Monsagro
Monsagro (Hispanio)
Monsagro (Hispanio)
DEC
Monsagro
Monsagro
Situo de Monsagro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monsagro [+]
vdr

Monsagro estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Monsagro estas tradukebla al Monto sankta, kio videblas en la maldekstra duono de la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 48,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Guadapero, Serradilla del Arroyo, Serradilla del Llano, Morasverdes, Ladrillar (Cáceres), El Maíllo, Nava de Francia, La Alberca. La municipa teritorio estas ene de la natura parko Las Batuecas-Sierra de Francia, natura spaco protektita de grandaj mediaj kaj turismaj valoroj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]