Monserrate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f4
Monserrate
monto
supermara alteco

3 152 m

vdr

La monto Monserrate estas la plej konata el la Orientaj Montoj de Bogoto. Kun Guadalupe ĝi estas unu de la montoj protektaj de la urbo. Monserrate havas alton de 3152 m kaj situas sur la orienta montaro.[1]​ La montoj de Bogoto, de sedimenta origino, havas almenaŭ 16 milionojn de jaroj de antikveco, kun rokoj de kretaca epoko apartenantaj al la Grupo de Guadalupe, je tio kio rilatas al la geologia aspekto. Ĝis meze de la 17-a jarcento ĝi estis konata kiel cerro de Las Nieves (monteto de la Neĝoj). La baziliko de la Sinjoro de Monserrate estis loko de religia pilgrimado el la epoko kolonia kaj ĝi konstituas naturan, religian, kuirartan allogaĵon de la urbo. Oni povas supreniri al la monto laŭ pado por piedirantoj, per aertelfero aŭ per funikularo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parques Humedales [1] Konsultita la 31an de Januaro 2018.