Monsieur Hire (filmo)
Monsieur Hire (Sinjoro Hire) estas franca filmo de Patrice Leconte aperinta en 1989.
Temo
Sinjoro Hire estas mizantropa tajloro, kiu spionas tra sia fenestro la najbarinon (Alice) al kiu li enamiĝis. Samtempe okazas enketo pri nesolvita murdo de junulino. Sinjoro Hire estas suspektata de polic-inspektoro ŝarĝita de la afero.
Teĥnikaĵoj
- Reĝisoro: Patrice Leconte
- Scenaro: Patrice Leconte, Patrick Dewolf, adaptita de verko "Les Fiançailles de M. Hire" de Georges Simenon
- Produktado: Philippe Carcassonne, René Cleitman
- Muziko: Michael Nyman
- Foto: Denis Lenoir
- Muntado: Joëlle Hache
- Sono: Pierre Lenoir, Dominique Hennequin
- Ĉef-dekoraciisto: Ivan Maussion
- Kostumoj: Elisabeth Tavernier
- Ĝenro: Komedio, Polica filmo
- Daŭro: 81 minutoj (1 horo 21 minutoj)
- Aperdato: 24-a de majo 1989
Rolularo
- Michel Blanc: S-ro Hire
- Sandrine Bonnaire: Alice
- Luc Thuillier: Emile
- André Wilms: Polic-inspektoro
- Philippe Dormoy: François
- Marie Gaydu: Junulino
- Cristiana Reali
Rekompencoj
- 1990: César por plej bona sono al Dominique Hennequin kaj Pierre Lenoir