Monstro de Frankenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktoro Boris Karloff kiel la monstro de Frankenstein.

La monstro de Frankenstein (aŭ pli simple "Frankenstein", la "kreitulo de Frankenstein") estas fikciulo aperinta por la unua fojo en la romano Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo de Mary Shelley.

Ĝi en la romano ne havas nomon, sed estas ofte kromnomita "la kreitulo", "la monstro" kaj eĉ pli ofte "la demono". Poste, kaj pro pluraj kinadaptoj, la monstro progrese akiris la nomon de sia fikcia kreinto, D-ro Victor Frankenstein.