Montón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montón (Zaragoza))
Montón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50391
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 1° 31′ U (mapo)41.2066567-1.5152322Koordinatoj: 41° 12′ N, 1° 31′ U (mapo) [+]
Alto 633 m [+]
Areo 17,590849 km² ( 175 9.0 849 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montón (Provinco Zaragozo)
Montón (Provinco Zaragozo)
DEC
Montón
Montón
Situo de Montón
Montón (Hispanio)
Montón (Hispanio)
DEC
Montón
Montón
Situo de Montón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montón [+]
vdr

Montón [monTON] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Montón estas etimologie komprenebla kiel Amaso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montón estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Fuentes de Jiloca kaj Villafeliche.

La loĝloko Montón mem estas je 92 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 633 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Jiloca estante la sesa loĝloko tie antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 Sagunto-Burgos. La plej proksima loĝloko estas Villafeliche.

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de romia murego.

Estis setlejo jam en epoko de Romia Imperio kaj ĝi havis muregon. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estis kastelo en la Mezepoko pro la situo en la lima areo inter Kastilio kaj Aragono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Montón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 89 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Dum kvardek jaroj (10 regotempoj) la urbestro estis sama persono, nome Ignacio Muñoz Algas de la aragonesisma partio PAR.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo, ruinaj restaĵoj de kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]