Mont-Blanc Express
Aspekto
Mont-Blanc Express | |
---|---|
Inter Châtelard kaj Finhaut | |
Superrigardo | |
Numero de linio | 896000 (SNCF) 132 (SBB) |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF / TMR |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 54,978 km |
Ŝpuro | 1000 mm (Metra ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 850 V |
Mont-Blanc Express estas fervoja interligo disponigita komune fare de SNCF en Francio kaj TMR en Svislando. Ĝi inkludas du montarajn liniojn laŭ proksimume 52 km. Ilia itinero ligas respektive ĉiuflanke de la landlimo: Saint-Gervais al Vallorcine kaj Châtelard al Martigny. Ili havas la karakterizaĵon esti unutraka, internacia kaj en metra ŝpuro. Ĝiaj trajnoj ebligas interkonekton kun turismaj lokoj en la regiono. La servo estis nomita tiel ekde la ekfunkciigo de la trajnoj Z800 en 1996 (trajnoj kiuj ebligas vojaĝon laŭ la tuta linio sen interrompo ĉe la landlimo).
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]De Saint-Gervais-les-Bains-Le Fayet kun:
- Tramvojo de Monto Blanka cele al alta montaro, Nid d'Aigle;
- TER Aŭvernjo-Rodano-Alpoj laŭ linio La Roche-sur-Foron - Saint-Gervais-les-Bains-Le Fayet;
- TGV dum sezono.
De Chamonix-Mont-Blanc kun:
- Chemin de fer du Montenvers, dentorela fervojo al Mer de Glace;
- 2 Telferoj de Aiguille du Midi kaj Brévent.
De Le Châtelard-Frontière kun:
De Le Châtelard VS kun:
- Verticalp Emosson cele al akvobaraĵo de Émosson kun funikularo de Châtelard, Petit Train panoramique kaj Minifunic.
De Martigny kun:
- Saint-Bernard Express al, unuflanke, Le Châble en Val de Bagnes kun konektoj por Verbier per funikularo aŭ poŝtbuso same kiel por Bruson kaj Fionnay aŭ lago de akvobaraĵo de Mauvoisin dum sezono per poŝtbuso kaj aliflanke al Orsières kun ligoj per poŝtbuso por Champex-Lac, Val Ferret kaj Bourg-St-Bernard aŭ hospico de Grand-Saint-Bernard dum sezono;
- la internacia buslinio Martigny-Aosto, kunlabore inter TMR kaj SAVDA;
- Sempiono-linio al Laŭzano kaj, tra Brig, al Domodossola en Italio. TGV Lyria dum sezono
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (SNCF)
- Oficiala retejo (TMR)
- Horaro
- Mont-Blanc Express - Le train de la vallée de Chamonix
|