Saltu al enhavo

Monta apuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta apuso


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Aeronautes
Specio: Monta apuso A. montivagus
Aeronautes montivagus
(d'Orbigny & Lafresnaye, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Micropus montivagus[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Monta apusoMonta apodo (Aeronautes montivagus) estas apuso en la subfamilio Apodinae (Apodenoj) de la apusa familio Apodedoj (Apodidae) kaj genro Aeronautes.[2][3] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Peruo, Surinamo, Venezuelo, kaj eble Gujano.[4]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Monta apuso estis iam metita en la genron Micropus, kiun poste oni kunigis en Aeronautes.[1] Ĝi havas du subspeciojn, nome la nomiga A. m. montivagus kaj A. m. tatei.[2]

La Monta apuso estas 12 ĝis 13 cm longa kaj pezas 17 ĝis 33 g. Ĝi havas sveltajn pintajn flugilojn kaj longan iomete noĉoforman voston. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio estas nigrecbrunaj sur la krono kaj ĉirkaŭ la okulo; plejparto de la cetero de la vizaĝo estas grizbruna. Iliaj supraj partoj estas same nigrecbrunaj kiel la krono. Ilia vosto estas nigra-bruna kun larĝaj blankaj pintoj de la plumoj. Iliaj flugiloj estas nigrecbrunaj kun blankaj randoj sur kelkaj plumoj. Ilia gorĝo, flankoj de la kolo kaj supra brusto estas blankaj. La cetero de iliaj subaj partoj estas iomete pli helnigrecbrunaj ol la supraj partoj, kun blankaj makuloj ĉirkaŭ la kruroj. Plenkreskaj inoj estas pli brunaj ol maskloj kun foje pli palaj malsupra dorso kaj pugo. La blanko de la gorĝo estas pli svaga kaj la blankaj pintoj de la vosto reduktitaj aŭ forestantaj. Junuloj similas al plenkreskuloj kun la aldono de palaj franĝoj al la korpoplumoj. Subspecio A. m. tatei similas al la nomiga, sed iliaj supraj partoj estas tre brile blunigraj.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de Monta apuso troviĝas en la Venezuela Marborda Montaro kaj aparte en Andoj ekde plej okcidenta Venezuelo suden tra Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio ĝis norda Argentino. A. m. tatei troviĝas en la tepuja regiono laŭlonge de la limo inter suda Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo. Vido-registroj en Gujano kaj dokumentitaj registroj en Surinamo kaj Franca Gvajano probable estas de ĉi tiu subspecio.[5][2][6][4]

La specio plejparte videblas super monta ĉiamverda arbaro, sed ankaŭ troviĝas en pli sekaj intermontaj valoj en Ekvadoro kaj norda Peruo. Ĝiaj altecaj limoj varias geografie. Ĝi troviĝas inter ĉirkaŭ 500 kaj 1 900 m en la tepuja regiono, 800 kaj 2 600 m en marborda kaj Anda Venezuelo, en Ekvadoro de 600 ĝis 3 200 m, sed plejparte inter 1 500 kaj 2 000 m, kutime inter 1 200 kaj 2 400 m en Peruo, kaj kutime inter 500 kaj 2 600 m en Bolivio.[5]

La Monta apuso estas ĝenerale konsiderata kiel loĝanta nemigranto tra sia tuta teritorio, sed ĝi "povas malaperi de iuj lokoj dum monatoj iam".[5]

Kiel ĉiuj apusoj, la Monta estas aera insektomanĝanto. Detaloj pri ĝia dieto mankas, sed oni scias, ke ĝi manĝas flugantajn formikojn, skarabojn kaj tineojn. Ĝi ofte manĝas kun aliaj specioj de apusoj, sed ankaŭ en grupoj de nur sia speco; grupoj povas nombri ĝis 50 birdojn. Ĝi emas manĝi flugante malalte super arbaro, sed en kanjonoj ĝi restas je krestpinta alteco.[5]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Monta apuso en Venezuelo ŝajnas esti de aprilo ĝis julio, sed ĝi ne estis determinita aliloke. Ĝi reproduktiĝas en kolonioj, metante sian neston en fendetojn de klifoj aŭ flanke de konstruaĵoj. La nesto mem ne estis priskribita, sed verŝajne estas malfermita taso farita el fibroj kaj plumoj kiel tiuj de aliaj samgenranoj.[5]

La flugkrioj de la Monta apuso estas priskribitaj laŭ multaj manieroj, inkluzive de "karakteriza, raketsimila, zuma krio, ĥ-ĥ-ĥ-ĥ-ĥ-ĥ" kaj "tintanta, knaranta babilado: bzz-zz'zzz'zzz'zii'tur'tur".[5]

La IUCN taksis la Montan apuson kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas tre grandan teritorion, kaj kvankam ĝia populacio ne estas konata, oni kredas, ke ĝi estas stabila. Neniu tuja minaco estis identigita.[7] Ĝi estas konsiderata "sufiĉe ofta sed dise distribuita".[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Version 24 July 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [1] Alirita la 24an de Julio, 2022
  2. 2,0 2,1 2,2 Owlet-nightjars, treeswifts, swifts (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  3. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Disponebla ĉe: retrieved 7a de Aŭgusto, 2022
  4. 4,0 4,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Wallace, R. (2020). White-tipped Swift (Aeronautes montivagus), version 1.0. In Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 7an de Oktobro, 2022
  6. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el [4] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
  7. BirdLife International (2016). “White-tipped Swift Aeronautes montivagus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686736A93124567.en. Alirita 7a de Oktobro 2022.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]